Bone, mi veturis aŭtobuse al la vilaĝo de Anja. Mi provis ne pensi. Renata telefonis al Anja - ŝi pensu ke Renata vizitos ŝin. Sed Anja ne surpriziĝis vidante min ekster la aŭtobus-stacio, mi pensas ke ŝi ĉion jam komprenis. Alia indikilo: sub la nigra jako ŝi portis la bluan T-ĉemizon kun la "S" de Superman ("Super-knabino", laŭ Anja) - dezirante kaŝeti sian nesekurecon.
Ni kisiĝis, survange, ĝentilece, poste ĉirkaŭbrakiĝis. Mi iris al la gastejo, kaj ree renkontis Anjan post duonhoro, en la kafejo. Ŝia hararo estis pli mallonga, ŝia vizaĝo alia. Mi ne tuj komprenis la vortojn de la okuloj. Sub la ŝtofo de la T-ĉemizo mi vidis la konturojn de la amataj mamoj, feliĉe ŝi ne pligrandigis ilin intertempe. Ĉu ŝi ankoraŭ havis la cican traboraĵon?
Post deko da minutoj Anja demandis pri Renata. Kaj poste: "Kaj vi tuj enlitiĝis kun Renata, ĉu?". Mi: "Ne. Ne tuj. Nur post du monatoj." Anja: "Vi enlitiĝis kun Renata, fine, ĉu ne?" Nu, kion diri.
Anja ridetis: ankaŭ ŝi ne ĉiam dormis sola. Kun "amiko de infaneco" ŝi evidente havis rilaton kiam li vizitis la vilaĝon dum la somero, kaj kun alia somera gasto ŝi enlitiĝis unufoje. (Ĉu Anja havis ununoktaĵon? Tio certe pli plaĉis al mi ol la amiko de infaneco ...)
Ŝi iris al sia patrino, dum mi tranoktis en la gastejo. Anja ne volis ke mi vizitu ŝin hejme. Mi ne havas la impreson ke mi ne plaĉas al ŝia patrino, sed ŝi certe ne aprobas nian rilaton. Nur unufoje ŝi vizitis nin urbe.
La sekvan tagon mi denove renkontis Anjan, kiam ŝi finis laboron. (Ŝi laboris en la vendejo de la patrino, verŝajne senpage, sed havis loĝejon kaj manĝaĵon).
Mi diris al Anja ke mi deziras ke ŝi revenu ... Ŝi respondis ke mi unue vi devas pensi, pri la pasinteco, kaj pri la estonteco. Mi kapjesis, pensante ke mi ĉion komprenis. Ŝi kisis min, surbuŝe, kaj mi pensas ke ŝi akompanis min al la hotelo, se ni ne troviĝis ĝuste en ŝia vilaĝo. Eble mi vere ĉion komprenis. Aŭ eble ne.
No comments:
Post a Comment