2008-10-19

Kusene

Anja permane karesas al mi la ilon. Anja: "He, ne ekdormu!" Anja aĉetis novan kusenon. Kiam mi provis ĝin la unuan fojon, mi tuj ekdormis. Mi: "Mi ne ekdormos ..." La mano de Anja rapide moviĝas: "Agrable, ĉu?" Mi: "Agrable." Anja malrapidigas la movojn. Ŝi metas oleon sur du fingrojn, kaj leĝere tuŝetas al mi la truon. Unu el la fingroj glitiĝas en la truon. Poste ankaŭ la dua fingro englitiĝas. Ŝi denove rapidigas la movojn, kaj mi tuj orgasmas. Mi: "He, diable."

Poste ni rigardas la televidan ĵurnalon. Kiel nun fartas la islandano de Renata dum la ekonomia krizo? Ĉu Renata ankoraŭ lavas al si la postaĵon kun tiu sapo? Ĉu ŝi ankoraŭ razas al si la razeblaĵojn? Al Anja: "Kiam revenos Renata?" Anja: "Ĉu Renata revenos?" Mi: "Ĉu Renata ne revenos?" Ŝi: "Ĉu vi deziras ke Renata revenu?" Mi: "Kial mi ne deziru ke Renata revenu?" Anja: "Mi ne scias." Mi: "He, kion vi ne scias?" Ŝi: "Honeste, estas gravaj novaĵoj, kial vi ne momente silentiĝu?" Nu, kial la islandanoj ne simple preparu pli da sapo? Ekzistas miloj da ulinoj kiuj deziras purigi al si la haŭton. Jen granda merkato, tutcerte la dezirata solvo al la nuna krizo. Aŭ ĉu oni jam foruzis la algojn kaj la vulkanaĵojn? Ĉu Anja bezonus tian islandaĵon? Ne, la haŭto de ŝia postaĵo jam estas sufiĉe delikata ...

Antaŭ kelkaj tagoj mi denove diskutis kun Flavio pri pasigo de kelkaj tagoj en la montara hotelo. Mi kompreneble jam atentigis Flavion pri la deĵorantino de la pasinta jaro, sed li ne parolis tiun lingvon: "He, mi kunprenos Janan." Mi: "Vi ne pensas ke vi povas delogi la deĵorantinon, ĉu?" Li: "Nu, mi ne deziras ke la sola amorado estu tiu, kiun oni aŭdas tra la muro de la najbara ĉambro." Mi: "Bone, mi kunportos Anjan ... " Flavio, rapide: "Kial ne Mandy-n?" Nu, kial ne Mandy-n? Mi ankoraŭ pripensas la aferon.

No comments: