2005-12-01

La nudulino el 1892

Merkrede mi vizitis la Urban Muzeon, kie Golo, la frato de Sonjo, faris ekspozicion de malnovaj fotoj el la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj. La plej malnova estis el 1865, kaj montras la Placon kun la konataj fasadoj kaj kelkajn malprecizajn figurojn (ĉu pastrojn?). Alia foto montris la gardistojn de la princo en 1867, kaj el la 1870-aj jaroj estis multaj fotoj kun terkultivistoj ie en la kamparo.

Sed Golo diris al mi ke fakte ekzistas kelkaj fotoj pli maljunaj ol tiu de 1865, sed tiuj oni ne povas elmontri. Kial ne? Li kondukis min en la subteretaĝon, kaj fiere montris al mi foton el 1863. Ĝi montras ... nudan virinon. Mi ne havis ideon pri tio ke oni faris nudfotojn en tiu epoko!

La virino kun malnovmoda hararo kaj serioza vizaĝo havis belformajn sed ne malgrandajn mamojn kun nigraj cicoj, rondetan ventron, abundan pubhararon kaj fortikaj femuroj. Laŭ Golo ŝi havis 21 jarojn en 1863, estas Ana, kun kiu la fotisto edziĝis en 1867.

En la kolekto estas 28 fotoj de Ana el la periodo de 1863 al 1867, sed neniuj post la geedziĝo, almenaŭ neniuj nudfotoj. Sed ... estas 387 fotoj de aliaj virinoj, de 1867 al 1908 (jes, Golo havas kontrolon), ĉiuj pli aŭ malpli nudaj. Antaŭ ĉio mi amis la fotojn el la 1890-aj jaroj, teknike perfektaj de lokaj belulinoj.

Kaj vidante serion de 18 fotoj el la somero de 1892 mi preskaŭ havis ŝokon. Tiu junulino havas la aspekton de Anja - la vizaĝo, la rideto, eĉ la mamoj. Interesa penso: ĉu la pra-pra-avino de Anja nudigis sin antaŭ la kamerao en 1892? Mi demandis al Golo ĉu li konas la historion de tiu serio de fotoj.

- Kia belulino, li diris, - mi faros serĉon.

En la vespero mi rakontis al Anja pri la bildoj. Ŝajne ŝi ne trovis tion tre interese:

- Mi eĉ ne konas la nomon de mia pra-pra-avino.

Mi esperas ke mi, kun la helpo de Golo, trovas pli ol nur la nomo de de la nudulino el 1892. Kaj pri la helpo de Golo mi tute ne dubas.

No comments: