2006-12-01

Babilono

Nur tri- aŭ kvarfoje mi parolis kun Ĝoni la Vakero dum la pasinta duona jaro. Antaŭhieraŭ mi manĝis makdonaldaĵojn kun li, ĉe Makdonaldo apud la Ponto. La ejo estis sufiĉe plenŝtopita, sed Ĝoni enŝteliĝis en la plej longan vicon, ĉar li deziris ke lin servu rufhara belulino. Vidante lin ŝi ruĝiĝis. Evidente, ankaŭ rufharulinoj povas ruĝiĝi. Ĉu Ĝoni jam fotis ŝin nuda?

Ĝoni manĝis trioblan hamburgeron, dum mi mendis saladon kun kokidaj vianderoj. Blondulino kun tro grandaj mamoj portis ĝin al la tablo. Ĉu oni havas makdonaldejojn en la tuta mondo? Nun verŝajne ankaŭ en Irako. (Ĉu ankaŭ en Irano? Mi pensas ke ankorŭ ne, sed mi ne scias).

Mi rakontis al Ĝoni ke Renata, kiel parto de sia studo, ŝatus partopreni arkeologian elfosadon en vilaĝo apud Babilono. Sed la restaĵoj de la antikva urbo troviĝas en Irako kaj la ruinoj nuntempe servas kiel kampadejo de usonaj militistoj. Ĉu mi ŝatus loĝi en lando kie oni rajtas manĝi makdonaldaĵojn, sed kie oni mortpafas arkeologiistojn?

Ĝoni denove parolis kun la rufulino. Jes, sufiĉe bela, kun ĉarmaj mamoj sub la uniforma bluzo. Poste mi demandis al li ĉu li fotis ŝin. Li: "Ankoraŭ ne. Estas projekto por la estoneco ... "

Mi rigardis tra la fenestro, kaj vidis la homojn kiuj preterpasis en la aŭtuna pluvo.

No comments: