2006-12-17

Misteroj

Mi foliumis la taglibron de Renata. Ŝi unue amuzite alrigardis, poste perdis la intereson. Mi ne komprenis vorton. La unuan fojon kiam mi aŭdis Renatan paroli sian lingvon, telefone, kun la patrino aŭ kun unu el la fratinoj, mi pensis: ĉu tiu estas lingvo?

Eble, se mi komprenis tiun lingvon, ankaŭ mi scius ĉu Renata estis virgulino kiam ŝi lernis la akuzativon. Ĉu mi konas Renatan? Aŭ ĉu ĉiuj virinoj ne estas misteroj?

Ĉi-jare Renata ne iros hejmen dum la festotagoj. Bone, ĉu mi menciis ke la fratino de Renata vizitos nin? Ŝi alvenos post kelkaj tagoj. Adriana (la fratino) havas du jarojn malpli ol Renata.

Nu, kun du inoj la tedaj tagoj de la pasintjara jarfino verŝajne ne ripetiĝos. Sed: Renata deziras ke la fratino ne sciu ke ni dormas en la sama lito ktp. Unuflanke, neniu problemo: mi ne diras al kiu ajn ke mi amoras kun Renata. Certe mi ne diros tion al la fratino.

Aliflanke: se la fratino ne sciu, ni ne povas kune englitiĝi sub la kovrilon dum dekkvar tagoj. Mi timas ke la pasintjaraj tedtagoj ripetiĝos.

Mi senkomprene laŭtlegas el la taglibro de Renata. Ŝi ekridas kaj forprenas la libron. Mi palpas al ŝi la postaĵon, ktp.

No comments: