2006-12-27

Blue

La fratino havas bluan hararon. Tio nature tuj kaptis mian atenton kiam ni ekvidis ŝin en la flughaveno. Ŝajne ne tre plaĉis al Renata. Evidente, Adriana ne naskiĝis kun blua hararo. Ne malbela ulino, kaj la hararo fine ne tiom malplaĉis al mi. (Pli juna ol Renata, pli malalta, kun pli malgrandaj mamoj, verŝajne pli firmaj).

Nu, jam la duan matenon mi vidis pli ol intencis Renata. Frumatene mi eniris la banĉambron, kaj jen la du fratinoj. Dum momento mi ekvidis nudajn la mamojn de Adriana: palhaŭtaj, junece firmaj, kun fortaj pintoj (neniuj traboraĵoj, malgraŭ la blua hararo). Ŝi rapide kaŝis al si la bruston. Renata turniĝis kaj surmetis mamzonon. Ŝi diris ion al la fratino, verŝajne: "Surmetu la matenan robon ... !" Adriana, iom konfuzita, ekprenis la matenan robon.

Renata, poste: "Mi ne pensis ke vi ellitiĝis tiom frue ..."
Mi: "Ŝi eble demandas al si kial vi ne ŝlosis la pordon ..."

Mi forlasis la urbon, kaj nun fine revenis post kvartaga deviga vilaĝumado. La nombro de genevoj eĉ pli altiĝis. Mi vidis Kristinan (antaŭ jaroj la unua ino kiun mi vidis nuda). Ŝi jam delonge edziniĝis al la filo de la muelisto kaj ĉiu-dimanĉe vizitas preĝejon. Eble iam mi skribos plu.

No comments: