2006-06-03

Sur la teraso

Merkrede, sur la teraso kun Golo kaj Renata. Kial kun Golo? Nu, ĉar mi deziris klarigi kiel eble plej multajn aspektojn de la antaŭe menciita nokto. Sed neniu memoris ion nun.

Ni estis sufiĉe dece vestitaj: Golo kaj mi ŝorce kaj nudbruste, Renata bikine. Jes, ŝi portis bikinon kiun ŝi aĉetis antaŭ kelkaj tagoj. Nigrakolora. Kuŝante surventre, ŝi tamen dehakis la ŝnuron de la mamzono. Mi tuj komprenis ke Golo atente observis ŝin. Kaj mi pensas ke Renata sciis tion kaj moke ludetis kun li.

Kiam Renata fine turniĝis, ŝi ne rehakis la mamzonon. Mi povas imagi al mi la okulojn de Golo malantaŭ la ŝirmokulvitroj. Aŭ pli ĝuste: mi ne povas tion imagi al mi ... Bone, Renata estis nudbrusta. Jen Golo kiu turniĝis. Li kuŝiĝis surventre, verŝajne kun daŭra hardiĝo.

Dum momento Renata eniris la domon. Golo flustre demandis: "Ĉu vi vidis ŝin nuda?". Renata revenis, sed Golo ne resignis: "Ĉu?". Sed mi respondis simple: "Kion vi pensas?"

Mi aliris la kuirejon por trovi trinkaĵojn. Tiam mi aŭdis krieton de Renata. Kiam mi revenis al la teraso, jen Renata, kolera, en laŭta disputo, evidente kun Golo. Li tuj prenis siajn vestaĵojn kaj foriris sen plia vorto.

"Kio okazis?" Sed Renata nur ridis: "Nenio!" Ŝi demetis la bikinan subaĵojn kaj rekuŝiĝis sur la teraso.

Hieraŭ mi denove parolis kun Golo: "Kion vi faris al ŝi?" Kaj li respondis: "Ĉu kion faris mi?"

No comments: