Al Mandy ŝajne tre plaĉis mia nova frizaĵo: "He, mojose ..." Tio estis antaŭ pli ol semajno, kelkajn tagojn post mia lasta vizito ĉe Dinjo. Mandy: "Ĉu vi faris tion mem?" Mi: "Ne, tion faris profesia frizistino. Baldaŭ ŝi ne plu estas profesia frizistino, sed nun ŝi ankoraŭ estas." Mandy: "Nu, ĉiaokaze." Mi glitis miajn manojn tra ŝia longa hararo dum mi rigardis ŝiajn razitajn akselojn. Mandy: "Kion vi pensas? Ĉu ankaŭ mi devus forrazi al mi ĉiujn harojn?" (Mi imagis al mi Mandy-n, kun senhara kapo.) Mi: "Laŭ mi, sufiĉas la akseloj."
Mandy: "Kaj inter la femuroj, ĉu?" Mi: "Se vi volas." Ŝi: "Eble iun tagon." Mi: "Se vi volas, mi povus eĉ forrazi al vi tiujn harojn. Eĉ nun kaj ĉi-tie" Ŝi: "Pri tio mi ne dubas. Eĉ ne." Mi: "Ĉu vi ne volas?" Ŝi: "Bone, se mi post povas forrazi al vi al akselajn harojn ..." Mi: "Nu, kial? Uloj ne forrazas al si la akselajn harojn!" Mandy: "Kial ne? Al mi tre plaĉas uloj kun senharaj akseloj!" Mi: "Nu, bone ..."
Mandy havigis varman akvon en pelvo, kaj trovis razilon (verŝajne tiun kun kiu ŝi ĉiutage razis al si la akselojn). Mi: "Unue tondilo, poste razilo." Ŝi trovis tondilon: "He, atentu!" Mi: "Ĉu vi pensas ke mi malzorge traktus al vi la piĉeton? Ho, ne!" Malrapide mi fortranĉis al ŝi la plejmulton de la etaj haroj. Mi longe lavmasaĝis al ŝi la subventron kun varma akvo, poste surhavis ŝaŭmon kaj forrazis la reston de la haroj.
Plaĉas al mi la senhara pubo de Mandy. Mi longe lekis al ŝi la nudajn lipojn, ĝis ŝi orgasmis. Sed unue ŝi razis al mi la akselojn. Fremda sento, sed ne malagrable. Mandy: "He, tre bele!" Ŝi mallonge kisis al mi la akselojn, post mordis al mi la pintojn de mia brusto.
Mandy ne plu deziras ke mi pagu ŝian lumonon. Mi trovis la fakturon, kiel ĉiam, sed ŝi forprenis ĝin de miaj manoj: "Mi deziras amori kun vi, sed mi ne deziras ke vi pagu mian lumonon." Mi: "Bone, ankaŭ mi deziras amori kun vi, sed kiel vi trovu monon por la fakturo?" Mandy: "He, tion mi ankoraŭ ne scias." Ŝi ekŝiris la fakturon, por ke mi ne reprenu ĝin. Nun ŝi ĉiaokaze devas peti novan fakturon de la oficejo. Ni amoris, kaj mi orgasmis en la buŝon de Mandy.
Kiam Renata ekvidis miajn akselojn, ŝi altigis al si la brovojn: "Kiu faris tion? Ĉu Dinjo, denove?" Mi: "Ne, tion faris Mandy ..." Renata: "La ĉiesulino de la studanta domo, ĉu?"
La sekvo kompreneble estis longa diskuto. Fine Renata demandis al mi: "Kaj ĉu vi enlitigus kun edzinigita virino?" Mi: "He, tion mi jam faris. Tion vi scias." Ŝi: "Nu, kun kiu?" Mi: "Nu, kun Nataŝa. Tion vi scias." (Mi kompreneble ne menciis Adrianan.) Renata: "Kun Nataŝa, certe. Sed tio estis antaŭ la geedziĝo, ĉu ne?" Mi: "Jes, antaŭ la geedziĝo. Sed ankaŭ post la geedziĝo." Renata altigis al si la ŝultrojn. Mi: "Kaj vi, ĉu vi amoris kun edzigita ulo?" Ŝi: "Jes, amoris." Mi: "He, jen novaĵo! Kun kiu?" Renata: "Vi ne konas lin. Estas mia profesoro pri mezorienta arkeologio. Li estas islandano." Mi: "Kiam, aŭ ĉu estas sekreto?" Ŝi: "Antaŭ naŭ monatoj." Mi aŭtomate rigardis ŝian ventron. Renata: "He, mi ne gravediĝis ..."
Mi provis imagi al mi Renatan kun la profesoro de de mezorienta arkeologio, islandano. Ĉu dika maljunulo, jam senhara? Mi: "Kiom li aĝas? Ĉu pli ol tridek?" Renata: "He, mi ne scias." Mi: "Kompreneble vi scias. Ĉu pli ol kvindek?" Renata: "Bone, li havas kvindek ses jarojn. Sed li estas tre juneca kaj havas edzinon tridekkvinjaraĝan." (Nu, mi ne dubas pri tio. Verŝajne antaŭa studantino.)
Antaŭ naŭ monatoj, ĉu? Kion mi faris tiutempe? Tio estas tuj post nia reveno el la naturista kampadejo, eble antaŭ nia semajnfino en la montaro. Tiutempe mi kompreneble okupigiĝis kun la foresto de Erika. Bone, Renata enlitigis kun sia islandano. Kial ne?
No comments:
Post a Comment