2008-07-12

Malseke

Amuze malseka ĵaŭdo, sed unue vendrede: Mi demandis al Flavio pri tio ĉu li vidis la Dolfenon dum la elsendo el la atletika konkurso de Romo. Flavio ne vidis ŝin. (Mi: "Ĉu vi ne vidis ŝin? Vi ne rigardis la elsendon, ĉu?" Flavio: "Aŭskultu, ŝi ne partoprenis. Cetere, vi maltrafis la mondan rekordon de Isinbajeva ..." Laŭ mi, f-ino Isinbajeva ne estas altosaltantino. Ŝi uzas longan bastonon, tiele kompreneble saltado ne estas problemo.) Laŭ Flavio la Dolfeno nun estas en Tibeto. Ĉu Tibeto vere estas parto de Ĉinio? He, mi ne scias.

Bone, ĵaŭdon. Pluvegis, kaj ni kun Renata veturis aŭtobuse tuj ekster la urbon, al vilaa areo, kie okaziĝos la orgioj. Malofte mi estas en tiuj vilaaj areoj. Renata diris tion ke prezentiĝos drinkaĵoj, sed proponis ke mi ne tiom drinku. Mi: "Multekoste, ĉu?" Ŝi: "Ne. Estas senpaga vojo al neniu amorado." Mi: "Mi pensas tion ke mi preferas la botelojn. Almenaŭ hodiaŭ." Renata: "He, ĉesu! Ĉeestas inoj kiuj deziras amori kun vi. Pensu pri tio ..." Mi iomete pensis pri tio. (Nun fine silentis la du maljunulinoj sur la antaŭa benko. Verŝajne ili komprenis tion kion diris Renata, malgraŭ tio ke ili estas sufiĉe surdaj.)

Franka, nudbrusta, portis ŝtrumpojn kaj ĵartelon. Cetere, ĉiuj estas vestitaj. Mi tuŝis al Franka la mamojn dum ŝi rigardis en miajn okulojn. Mi ne dubis pri tio ke ŝi estas unu el la inoj kiuj deziras amori kun mi. Kie estas la boteloj?

Ĝoni la Vakero montris al mi la trinkaĵojn. Poste li foriris, verŝajne ankaŭ li palponte al Franka la mamojn. Mi ne vidis Ivanon. Ĝoni la Vakero, ĉu? Mi, al Renata: "Ĉu?" Ŝi: "Nu, foje. Kion?" Ni sidiĝis en sofo, parlante kun junulino, kiun evidente konis Renata. Sufiĉe bela, malgrandaj mamoj. Nu, certe ulino kun kiu dezirus amori mi.

Ĉeestis ĵurnalisto de la loka ĵurnalo, kun gazetara fotisto, kiu faris artikolon pri la orgia kulturo pro ilia ĵurnalaĉo. La ĵurnalisto demandis al mi: "Nu, kial oni ne senvestiĝas? Ne estos orgioj, ĉu?" Mi: "Verŝajne kaŭze de via fotisto." Mi ne pensas ke li komprenis tion. Male, ni gustumis la trinkaĵojn.

Denove ni paroladis kun la belulino de la malgrandaj mamoj. Ŝi nomiĝas Tina. Mi memoras tion ke ŝi tre bone odoras. Dum momento ni palpis al ŝi la etajn mamojn, Renata la dekstran, mi la maldekstran. Ŝi ekridis kaj trinkis el mia glaso.

Laŭ Renata, Franka poste amoris kun la fotisto, dum la ĵurnalisto ebriiĝis tiom ke li ekdormis malantaŭ la sofo. Mi denove parolis kun Ĝoni la Vakero, sed mi ne plu povas memori tion pri kio ni parolis. Mi ĉirkaŭbrakiĝis kun Tina dum Franka provis kapti mian atenton. Ŝi nun estas vestita kaj mi ne plu deziras palpi al ŝi la mamojn. He, mi pensas ke mi trinkis sufiĉe da biero kaj ruĝan vinon dum tiu nokto. Fine ni kun Renata veturis al la urbo kun ulo, eble li estas la direktoro de la urba banko, aŭ almenaŭ tion li diris. Ankoraŭ pluvegis.

No comments: