2008-12-16

Sonĝe

Ĉe Flavio ni kun Ĝoni la Vakero rigardis kelkajn scenojn el la filmo "Senkulpaj sonĝantoj". Ĝoni: "Kiaj mamoj ...!" Ni diskutis tion ĉu ili estas naturaj. Flavio: "Vidu, kiom malsamaj ili aspektas ĉi-tie ... kaj ĉi-tie." Kaj ni observadis la abundajn pubharojn. Flavio: "Ne tiom abundaj kiom oni pensu. Rigardu." Jen ni vidis la lipojn.

(Elizabeta de Ekonomio hodiaŭ portis leĝeran jupon, senmanikan. Dum momento mi vidis ŝiajn akselojn. Ŝajnas ke ŝi razis al si la akselojn antaŭ la sanktnikolaaĵoj, antaŭ pli ol semajno, poste ne plu. Tio surprizis min, ĉar antaŭe, kiam mi vidis ŝin nuda, ŝi ĉiam estas zorge razita.)

Mi: "Mateo estas la frato de Izabela, ĉu?" Ĝoni: "Honeste. Izabela estas la fratino de Teo, ĉu ne?" Flavio: "Ĉu gravas?" Ĝoni: "Gravas. Kompreneble."

Ĝoni: "Mi devas foriri. Devo vokas." Flavio: "Ĉu ulino aŭ komercaj aferoj?" Ĝoni: "Inoj kaj komercaĵoj." Mi: "Bonan ŝancon!" Ĝoni: "He, vi ne scias ..."

Jana iris al Svedio, laŭdire por viziti malsanan onklinon. (Mi: "Jana estas rusino, ĉu ne?" Flavio: "Jana estas rusino. Sed la onklino ŝajne loĝas en Svedio.")

Mi iris hejmen. Anja estis en kompanio de Antonia, la amikino de la mikimusaĵo. Ili studis libron pri tatuaĵoj. Kia surprizo. Antonio: "Ĉu vi deziras vidi?" Mi: "Ĉu la libron?" Antonia: "Ne, mian tatuaĵeton" Anja: "He, Tonjo ..." Unue mi pensis tion ke ŝi intencis montri al mi sian ĉebruston. (Mi ne deziris vidi ŝiajn mamojn. Ne post la mamoj de Eva Green.) Sed ŝi malbutonumis al si la du plej suprajn butonojn de sia bluzo, poste lerte premis la ŝtofon kontraŭ la haŭto, tiel ke mi ne vidu la tutan mamon. Verŝajne ŝi lastatempe ofte faris tiel. Kaj jen Mikimuso, ĉe la rando de la mamo.

Ĉu Anja jam vidis la mamojn de sia amikino? Ĉu ŝi tute nudigis al si la torson tiel ke Anja vidu la tatuaĵon? Versajne tial ŝi nun de portas mamzonon. Eble alian fojon mi deziros pririgardi la ĉebruston de Antonia. (Mezgrandaj mamoj, ŝajne firmaj.)

Mi iris al Mandy, lasante la du ulinojn al la studado de bildoj pri tatuaĵoj. Mandy ne estis hejme. Kiam mi revenis Antonia jam foriris.

Mi komencis malbotonumi la bluzon de Anja. Ŝi ekridis: "Kion vi faras?"

No comments: