Antaŭ kelkaj tagoj, en strateto, mi pasis preter traboraĵejo. Tra la granda fenestro mi dum momento observis la deĵorantinon, junan ulinon kiu sidis apud tablon. Ŝi legis libron. Kiun aŭ kian? Mi ne scias. Cetere la ĉambro estis malplena. Ĉu tie la amikino de Anja trovis sian Mikimuson? Subite mi pensis: se Anja eniris tiun ejon, ŝi certe ne devus longe atendi antaŭ ol kuŝi duonnuda, malantaŭ ŝirmilo, kun traboraĵa nadlo kontaŭ la haŭto.
Feliĉe Anja nun iris al la vilaĝo. Mi refoje iris preter la traboraĵejo, horon poste. La deĵorantino ankoraŭ legis sian libron. Eble ŝi estas nura montraĵo, malantaŭ fermita pordo. Mi malfermis la pordon, kaj ŝi tuj stariĝis. Mi refermis la pordon kaj foriris. Kiam mi, trian fojon, pasis preter la ejo, ŝi observis min tra la fenestro.
Sabate vizitis nin Tina kaj Katarina. Ili kunportis botelon da portugala vino. Unue ni pasigis tempon en la saŭno, poste ni trinkis la vinon. Katarina: "Kial vi deziras tatuaĵon? Vi havas tian belan kaj delikatan haŭton. Ne faru tiel." Katarina karesis al Anja la haŭton, de la brako, poste de la dorso.
Anja iris al la vilaĝo. Mi telefonis al Flavio: "Anja foriris. Kiun faras vi sen Jana?" Flavio: "Ĉu problemo? Mi gastigas sofaajn surfantojn. Du ulinojn el Irlando." Mi: "Bone, ĉu vi jam enlitigis ilin?" Flavio: "Ne, ankoraŭ ne. Ili alvenis antaŭ horo kaj duono. Plej ĝentile estas atendi almenaŭ tri horojn, ĉu ne? Cetere, ili estas tre katolikaj." Mi: "Irlandanoj laŭ mi estas gekatolikaj." Flavio: "Jen vi vidas."
Mi iris al Sonjo. Ŝi ne estis hejme. Mi iris al Mandy. Ŝi ne ĉeestis. Mi reiris hejmen kaj trovis Mandy-n antaŭ la pordo. Jam ne estas la unua fojo.
Mandy iris laŭlonge de la salono, ĝinze vestita, nudbrusta. Mi rigardis ŝin. Ŝi knedis la si la mamojn, poste komencis malfermi al si la ĝinzojn.
Aŭdiĝis la porda sonorilo. Mandy refermis al si la pantalonon, rapide surmetis supraĵon. Mi malfermis la pordon. Jen Sonjo.
No comments:
Post a Comment