Anja ordigas la loĝejon, kalsonete vestita. Jen bela vidaĵo. Sonjo revenis el Svislando, kie finiĝis ŝia kurso pri eŭritmio. Renata revenos komence de la nova jaro. Certe ŝi jam longe mankas al mi. Kaj ĉu Adriana? Mi pensas ke ne. Intertempe kompreneble Anja revenis, jen la plej grava afero.
Dum la laboreja Sankta Nikolao Elizabeta sidigis min inter si kaj la provizora parttempulino de Ekonomio. Bonaj manĝaĵoj, sufiĉe da drinkaĵoj, cetere tediga okazaĵo kaj malmoderneta muzikaĉo. Mi dancadis kun Elizabeta, ni eĉ lude boksfrapetiĝis, dancplanke. Poste mi diskutis drinkaĵojn kun Georgo de Transporto. Laŭ Georgo aŭstralia vino estas pli bongusta ol sudafrikia. Kaj mi ne pensis pri tio ke Georgo, antaŭ jaro, rigardis la mametojn de Rufulinjo.
Jam decembre. Kiel nun fartas la rufulino? Kieas kaj kielas? Eble ankaŭ kialas. Cetere, ŝi ne plu tiom konfuzigas al mi la kapon. Se mi mencias tiaĵojn al Anja, ŝi respondas: "Kial vi ne verku taglibron? Tio foje havas trankviligan efekton." Ĉu taglibro, kiun oni eble publikigos post okdek jaroj? He, mi ne scias.
Anja movigas skatolon. Poste mi revidas la randon de la skatolo kiel linion en ŝia haŭto. Mi vidas la leĝeran ŝviton sub la akseloj kaj inter ŝiaj mametoj. Anja: "Nun kion?" Mi fingre indikas al ŝi la randon de la skatolo laŭ la linio de ŝia haŭto. Mi ame palpetas al ŝi la mamojn. Poste ni kune duŝadis.
Bone, Renata revenos komence de la jaro. Anja altigas al si la ŝultrojn: "Ŝi havas sian ĉambron." Ĉu la du amikinoj nun estos katinoj, aŭ ĉu iliaj cikloj denove harmoniĝos?
Ni tagmanĝis ĉe Sonjo. Ŝi montris eŭritmian dancon. (Sonjo: "Ne estas danco. Estas eŭritmio.") Ŝi vestiĝis je longa jupo kaj tuketoj de silko. Laŭ Sonjo, al la geinventistoj de la eŭritmio, en Svislando antaŭ jarcento, sufiĉis la silkaj tuketoj. Nur poste oni surmetis la longajn jupojn. Mi: "Nu, kial la jupoj?" Anja: "He, kial, laŭ vi?"
No comments:
Post a Comment