2008-12-30

Manduline

Mandy enlitiĝis antaŭ la foriro de Sonjo. Post la foriro de Sonjo mi restis salone dum iom da tempo, rigardante televidon. Fine ankaŭ mi enlitiĝis, Mandy jam dormis. Altiris min ŝia korpo sub la kovrilo, mi leĝere palpis al ŝi la mamojn, kaj kiam mi ekserĉis ŝian pubon, ŝi dorme disigis al si la femurojn. Mi tuŝetis al ŝi la haretojn de la pubo, fingre trovante la truon. La fingro facile glitiĝis en ŝian varman vulvon. Mandy ellasis agrablan ĝemeton.

Kiam mi vekiĝis, je la dek unua, mi estis sola. Mandy-n mi retrovis, banĉambre, kuŝanta en la bankuvo. Mi: "Bonan matenon, Mandulineto." Ŝi: "Matenon. Helpu al mi." Mi ekprenis ŝian manon kaj ride tiris ŝin el la bankuvo. Ni matenmanĝis, poste amoris. Mi retrovis ŝian trueton inter la haroj de la interfemuraĵo. Mi lekis ŝin, poste Mandy suĉis min, kaj fine ŝi agrable rajdis min.

Ni frue tagmanĝis, ĉe Antonio, subteretaĝe. Antonio agis mokeme, ne vidante min kun Anja. Mandy estis indiferente, manĝante kun granda apetito kaj prezentante al li la vidon de sia dekoltaĵo. (Verŝajne Antonio ŝatus amori kun Mandy, kaj Mandy eble eĉ amorus kun li se tio permesigis al ŝi ĉiutage manĝi la bongustaĵojn de la restoracia subteretaĝo. Interesa penso.) Fine Nataŝa anstataŭigis Antonion. Ŝi kompreneble agis pli gastigeme. Poste ni vizitis Flavion. La katolikemaj sofsurfantinoj malaperis, aŭ eble ili tute ne ekzistis. (Flavio: "Ili foriris post tri horoj." Mandy: "Ĉu vi intencis enlitigi ilin post tri horoj?" Flavio: "Ili estas sufice belaj, almenaŭ la plej maljuna." Mandy: "Vi estas naŭziga." Flavio: "Ĉu mi?" Li karesis al ŝi la brakon. Ŝi inece frapis al li la bruston.)

Mi momente lasis Mandy-n al Flavio. Verŝajne ili amoris. Kial ne? Kompreneble ne estas la unua fojo. Kiam Mandy revenis, mi rimarkis tion ke nur zorge ŝi sidiĝis en la sofo. Mi: "He, kio estas?" Mandy: "Nenio." (Doloras al ŝi la postaĵo. Ĉu Flavio jam anuse amoris kun ŝi?)

Alian tagon mi vizitis Tinan kaj Katarinan. Ni manĝis tapazon kaj trinkis vinon kaj la etoso estis agrable erotika. Kaj ĉiam, kiam Katarina plenigis al mi la glason, mi sentis ŝian mamon kontraŭ mia ŝultro. (Katarina: "Ĉu plaĉas al vi?" Mi kapjesis. Ĉu la vino aŭ la mamo? Nu, ambaŭ.)

Kiam mi revenis hejmen, mi trovis Mandy-n sur la sofo, sub kovrilo, manĝante terpomfritaĵojn dum ŝi rigardas televidon. Mi: "Kion vi rigardas? Ĉu Geamikojn?" Mandy: "Ne. Estas Haŭtoj. Britaĵo. Verŝajne plaĉos al vi, jen sufiĉe da nudeco ..." Mi rigardis dum kelkaj minutoj: "Mi vidis sufiĉe da viraj pugoj. Ne tiom plaĉas al mi." Mandy: "Al mi male, plaĉas."

Mandy, poste: "Vi amoris kun tiu servistino de Antonio, ĉu ne?" Mi: "Kun Nataŝa? Kiel vi scias?" Ŝi: "Ina intuicio." Mi: "Tion mi ne kredas. Flavio diris al vi tion, ĉu?" Mandy ekridis kaj enbuŝigis fritaĵon. Poste: "Ŝi estas la edzino de Antonio, ĉu ne? Ĉu vi vidis liajn okulojn? Se vi ne ĉeestis, mi pensas tion ke li demandus la mi ĉu mi dezirus enlitiĝi kun li." Mi: "Kaj vi nature plore kaj krie elkurus el la subteretaĝo." Ŝi: "Ne. Mi trankvile rigardus lin. Poste mi forke najlus al li la manon je la tablo." Mi: "Nu, li verŝajne proponus al vi senpagan manĝon." Ŝi: "He, estas bonaj manĝaĵoj ĉe Antonio. Eble mi proponus tion al amikino."

Poste ni enlitiĝis. Mi serĉis ŝian malantaŭan truon. Mandy: "He, lasu tion! Ne hodiaŭ ...".

No comments: