Vendredon ni iris al la montaro. Komenciĝis jene: mi facile trovis la montaron, sed mi devojiĝis kaj nur malfacile retrovis la hotelon, malgraŭ tio ke mi antaŭe vizitis la lokon. Jes ja, estis la sama hotelo, al kiu ni iris kun Anja kaj Nataŝa. (Jam tio eble devus reteni min, sed ne ekzistas multaj ne tro multekostaj hoteloj en tiu parto de la montaro.)
Kiam ni fine alvenis al la hotelo, je la naŭa kaj duono, la deĵoranta anserino rifuzis laŭdezire plenumi nian mendon. ("Ĉu unu sinjoro kaj du inoj en la sama ĉambro?"). Kial oni okupas sin pri la aferoj de aliaj homoj? Ŝi eĉ demandis al mi pri tio kiu el la du estas mia edzino. Kiam mi respondis, prave, ke mi neniam edziĝis kaj tiel ne havas edzinon, la afero nature decidiĝis: ni devis akcepti du ĉambrojn.
Bone, ni povus mendi du ĉambrojn, aŭ eĉ tri ĉambrojn. Sed kial? Tri ĉambroj kostas pli ol unu ĉambro, kaj post la kampadeja somerumado mi deziras ŝpari kelkajn monerojn. Cetere, post kelksemajna nudumado, restado en komuna ĉambro (duobla lito + aldona lito) ne kaŭzus ĝenon. (Propono de Renata, aprobita de Adriana.)
Adriana deantaŭe konsentis pri tio ke ŝi lasu al ni la ĉambron kiam ni deziras amori. (Kompense mi donus al ŝi monon por unu el la maŝinetoj ĉe la bufedo. Amuza aranĝo. Adriana: "Por mi, vi povas amori la tutan tagon ...").
Pro la nova aranĝo tio ŝanĝiĝis. Unue Adriana okupis la duoblan liton. (Laŭ la deĵorantino la granda ĉambro kun la duobla lito estas por la inoj, dum mi, "la sinjoro", devas kontentiĝi pri eta ĉambro kun mallarĝa liteto.) Nur post longaj negocioj Renata fine konvinkis ŝin pri tio ke ŝi, Adriana, loĝu en la eta ĉambro. (Jes, mia kontribuo al la negocioj estis aldonaj moneroj al la maŝinetoj.) Kiam ĉio reguliĝis, Renata estis dormema kaj deziris dormi, ne amori.
Sabate aperis nova deĵorantino, inteligenta junulino. Ŝi surpriziĝis kiam ŝi konstatis ke ni okupas du ĉambrojn. (Foje mi akceptas ke oni okupas sin pri la aferoj de aliaj homoj.) Ŝi eĉ proponis ke ni povas enmeti aldonan liton (tio ja estis nia origina mendo), sed nun Adriana rifuzis forlasi sian ĉambron.
Mi amoris kun Renata. Post longa dormo ŝi denove estis amorema. La fremdeco de hotela lito nature ĉiam pligrandigas la ĝojon de amoro. (Renata: "Ĉu vi dezirus amori kun la deĵorantino?" Mi: "Kun kiu? Ĉu kun la montara anserino aŭ kun la bela anasidino?" Ŝi: "Mi ne scias. Kiun vi dezirus?" Mi: "La junulinon." Renata: "Kial?" Mi: "Ŝi havas belajn mamojn." Renata: "Ĉu vi jam vidis ilin?" Mi: "Mi pensas ke ŝi ne portas mamzonon sub sia uniforma ĉemizeto. Cetere ŝi bele ridetas.")
Bone, mi amoris kun Renata, dum Adriana amuziĝis ĉe la bufedo. Ĉu la fratinoj vidis la montaron? Ne, la nebulo baris al ni la rigardon, kaj pro la pluvo ni ne forlasis la hotelon. Mi pensas ke Renata, dimanĉe, provis aranĝi ion kun la deĵorantino, sed tiu evidente, kun afabla rideto, malakceptis tion.
No comments:
Post a Comment