2007-09-11

Sekretoj

Lunde mi kun Flavio vizitis la kunvenon de la loka klubo esperantista. (Unue mi diskrete serĉis Karolinan, sed trankviliĝis kiam mi konstatis ke ŝi ne ĉeestas. Cetere mi scias ke ŝi jam dum pli ol jaro loĝas en la ĉefurbo.) Ni petis ke oni katenu la krokodilojn, ĉar Flavio deziras aŭdi la sonon de la sekreta lingvo. Li foliumis kelkajn internaciajn publikaĵojn kaj faris komentojn. Jen: "Kiu estas tiu barbulo?" Kaj jene: "Vi ne diris ke ekzistas nudista revuo en Esperanto. He, vidu, jen belulino!"

Oni diskutis la eblajn signifojn de la vorteto "nenial", kaj la novajn gramatikajn demandojn: anstataŭ akuzativa finaĵo oni rajtas uzi la vorton "na", ekzemple: "la knabo manĝis na la hundo". (Rumi la bulgarino enmetas aron da tiaj na-oj dum ŝi parolas, sed ŝi tute ne parolas la internacian lingvon.) Kelkaj el la pli junaj membroj de la klubo favoris la reformojn, dum la pli aĝaj esprimis sin pli ol malfavore. Oni eĉ, kun evidenta timo, menciis idon de Esperanto, kiu naskiĝis antaŭ cent jaroj. (Mi ne sciis ke Zamenhof havas filon. Eble li eĉ edziĝis.) La maljunuloj ne ĉiam estas malsaĝaj.

Grizbarbulo prezentis diversajn argumentojn, sed mi ne komprenis ĉu li favoris aŭ malfavoris la aferon. Fine li montris al mi: "Kion opinias vi?" Mi: "Mojose!" Grizbarbulo: "Kion vi diris? Ĉu na majonezo?" Mi demandis kiel oni traduku la frazon "mi vidis la najbarinon nuda"? Eble: "mi vidis nuda na la najbarino." (Se ĉiuj surhavas siajn vestaĵojn tiaj lingvaj demandoj kompreneble ne ekekzistas.)

Kun bontagulino mi diskutis la ekziston de erotikaj skribaĵoj en Esperanto. Ŝi menciis sekretajn sonetojn (kiuj ne plu estas tre sekretaj, eble ili estas tutsimple sonetoj - sed kio ĝuste estas soneto?) Mi menciis la novelaron "La nuda feino". Eble ŝi deziris enlitiĝi kun mi, sed pensante pri la sekvoj de mia antaŭaj vizitoj de la klubo, mi lunde restis tre monogama. Cetere, ŝi povis esti mia avino (ne, tio maleblus, verŝajne ŝi havas kvardek du aŭ kvardek tri jarojn). Fine ŝi kaptis Flavion, kaj ili kune forlasis la kluban terenon, bela paro, dum mi revenis al la naismaj diskutoj, kie oni pritraktis ideologiajn detalojn el gramatikaj vidpunktoj.

No comments: