2008-05-10

Palisume

Renata aĉetis somerajn vestaĵojn kaj provvestis sur la teraso. (Posttagmeza suno, varmege. Kontrolinte mian konton mi pensis tion ke ŝi jam renovigis sian someran garderobon. Jen mi eraris.) Kompreneble mi ekscitiĝis vidante ŝiajn mamojn kiuj malaperis sub kaj poste reaperis de diversaj supraĵoj, senmanikaj bluzoj kaj leĝeraj mamzonoj. Sed fine mi tediĝis pri tio kaj iris al Flavio.

Kun Golo kaj Jana ni rigardis la filmon "Palisumite", de Larry Clark. Temas pri la enregistriĝo de erotika filmo: Unue intervjuiĝas duona dozeno de junuloj. Ili senvestiĝas kaj respondas demandojn pri sia seksa vivo kaj siaj deziroj. Evidentiĝis ke Flavio kaj Jana jam rigardis la filmon: Flavio deziris transsalti tiujn intervjuojn, sed Jana haltigis lin. Ŝajne ke plaĉas al ŝi Danielo, la junulo kiun ili fine elektis por la filmo.

Poste Danielo intervjuis duonan dozenon de aktorulinoj por la ina parto de la filmo. Li demandis pri tio kiam ili perdis sian virginecon kaj pri tio ĉu plaĉas al ili anusa sekso. Ĉiuj senvestiĝas. Unu el la junulinoj, malhelharulino, havis bele diketajn mamojn. Danielo fine elektis ne junulinon, sed kvardekjarulinon, verŝajne pro tio ke ŝi estis la sola kiu konsentis pri anusa sekso.

En la tria parto la kvardekjarulino suĉis Danielon. Poste li palisumis ŝin, unue en la antaŭa truo, poste ankaŭ en la malantaŭa.

Ni rerigardis la filmon, tiun fojon sen la intervjuoj pri la junuloj (malgraŭ la protestoj de Jana). Mi rimarkis tion ke mi nur malfacile povis distingi inter du el la junulinoj, inter tiu kun la belaj mamoj kaj alia ulino kies mamoj ne estis tiom belaj. Fine Golo trovis la distingilon: unu el ili portis ornamaĵon, la alia ne.

Poste Jana brilumis al mi siajn mamojn. (Belaj pometoj.) Kiam mi petis ke ŝi faru duan fojon, ŝi agis kvazaŭ ŝi ne komprenus kion mi celis. Ankaŭ Flavio agis kvazaŭ li ne komprenis, sed mi estas certa pri tio ke li fakte ne komprenis.

1 comment:

Anonymous said...

bona blogo, gratulon :)