Renata diris: "He, ulo, kial vi forrazis al vi la hararon?" Mi: "Nu, ne faris tion mi. Tion faris Dinjo. Ne plaĉas al vi, ĉu?" Renata: "Ĉu vi vere ekhavis la impreson pri tio ke plaĉus al mi? Ŝi devus perdi sian postenon!" Mi: "He, kio estas al vi? Ĉu estas via periodo de la monato?"
Bone, Dinjo tondis al mi la hararon. Ŝi rakontis tion ke ŝi rezignis pri sia posteno, ekde la fino de la monato. Mi: "Certe, vi mankos al mi. Kiu nun tondos al mi la hararon?" Ŝi premis la mamojn kontraŭ miaj ŝultroj: "Ankaŭ vi mankos al mi ... He, mi donos al vi la numeron de mia mobila telefono." Dinjo transloĝiĝos al alia urbo. Kiam ŝi menciis la nomon de la urbo, ŝi spegule ekvidis mian rideton: "Vi konas tiun urbon, ĉu?"
Dinjo faris proponon: "Mi forrazu al vi la hararon, tiel ke vi ne bezonas tondumadon dum longa tempo. Cetere, mi pensas ke bele aspektus al vi." Mi nature akceptis. Poste, kiam mi pagis, Dinjo donis al mi paperaĵon, kun numero de mobila telefono. La posedantino malbonhumore ekrigardis nin.
Mi amoris kun Renata. Ŝi fermis al si la okulojn, poste: "He, ĉesu, mi ne deziras vidi vin." Ŝi turniĝis, kaj mi prenis ŝin de malantaŭe, gehunda pozicio. Mi ĝuis la alvidon de ŝiaj dorso kaj postaĵo, dum ŝi rigardadis la muron.
Poste ni trinkis botelon da ruĝa vino. Mi: "Mi havas nur du onklojn. Cetere, unu el ili mi ne vidis dum dek jaroj. Mi pensas ke li vivas en Brazilo. Aŭ eble li tute ne plu vivas." Renata: "Mi havas naŭ onklojn. Unu el ili, malgraŭ tio ke li ne estas vera onklo, sed edzo de onklino, pli plaĉas al mi ol la aliaj onkloj." Mi: "Ĉu vi amoris kun li?" Renata: "Kion?" Mi: "Ĉu vi amoris kun tiu onklo?" Ŝi: "He, ne plaĉas al mi kiam vi tiel parolas." Mi: "Nu, pardonu ..." Ŝi: "Rigardu, ne estas mia periodo de la monato. Male, estas via periodo de la semajno."
(Antaŭ kelkaj semajnoj mi ekvidis inon, tra magazena fenestro. Ŝi aspektis kiel la rufulino. Ĉu? Neeble, la rufulino loĝas eksterlande. Poste mi forgesis tion. Hieraŭ mi diskrete demandis ĉe la Akceptejo pri tio ĉu oni ricevis poŝtkarton de la rufulino. La Anserino respondis ke la rufulino revenis post monato, kiam finiĝis ŝia mono. Ŝi nun denove estas en la urbo, verŝajne ŝi trovis novan postenon.)
Mi suĉis al la cicoj de Renata, dum ŝi karesis al mi la nudan haŭton de mia kapo. Mi: "He, Renata, pardonu al mi ..." Renata rakontis tion kiel onklo ŝia forrazis al si la hararon. Lia edzino, supozeble la onklino de Renata, rifuzis paroli kun li dum duona jaro. Mi: "Eĉ ne dum la amorado?" Renata: "Eĉ ne dum ... nu, tion mi ne scias. Cetere, li tiutempe havis amantinon en la urbo, tial verŝajne ne tre gravis al li."
No comments:
Post a Comment