Fine mi retrovis la dolfenon. Mi eniris la vestiblon de la Studanta Domo, kaj jen ŝi, la altosaltantino, kiu malsupreniris la ŝtuparon. Ŝi eliris, kaj mi sekvis ŝin. Ŝi portis trejnveston, ruĝan, kun CCCP surdorse. Mi: "Saluton. Vi memoras min, ĉu?" Ŝi: "Certe, mi memoras vin. Mi eĉ vidis vin nuda, tion mi ne forgesas ..." (Ĉu ŝi vidis min nuda? Jes, ŝi pravas.) Mi: "Bela trejnvesto." Ŝi: "Dankon. Nu, mi pensas ke vi verŝajne ne tiom memoras el tiu nokto." Mi: "Mi memoras vian olimpian ringeton." Mi kapsignis al ŝia brusto: "Je via maldekstra cico." La dolfeno: "Ha, la ringeto estas je mia dekstra cico." Mi: "Kompreneble dependas de la vidpunkto." Ŝi: "Nu, certe, jen vi pravas." Mi: "Cetere, mi memoras tion ke vin mi ankoraŭ ne vidis nuda." Ŝi: "Prave, kaj tiel restos. Aŭskultu, ulo, mi revenos post horo kaj ok minutoj."
Mi iris al Mandy. Ĉu horo kaj ok minutoj? Mi rigardis tra la fenestron. Mandy: "He, ĉu vi atendas la revenon de la Glacia Reĝidino?" Bone, mi jam komprenis tion ke Mandy vidis ĉion el sia fenestro. Mi komencas malbutonumi al ŝi la bluzon. Ŝi: "He, kion vi faras?" Mi: "Mi venas al vi, ĉu ne?"
Mandy senvestiĝis kaj iris al la fenestro. Mi staris malantaŭ ŝi, kun mia ventro kontraŭ ŝia dorso, kaj mia ilo trafis al ŝi la lumbon. Mandy: "Kaŝu al mi la mamojn. Oni povas vidi de la strato." Mi metis miajn manojn al ŝiaj brustaĵoj. Verŝajne, malgraŭ ĉio, oni nenion vidas de la strato, kaj mi baldaŭ lasis la manojn gliti malsupren, serĉante la harojn de ŝia pubo. Ŝi: "He, oni povas vidi." Ŝi iris al la ŝranko kaj surmetis T-ĉemizon. Mi: "Ĉu vi foriras? Ne forgesu vian pantalonon." Mandy revenis al la fenestro. Denove mia ilo trafis al ŝi la lumbon. Mandy, vi ne estas sufiĉe altstatura. (Mi pensas tion ke mi povus amori la dolfenon en tiu posicio. Ŝi nature havas la perfektan staturon.) Mi serĉis la pomojn de Mandy, sub la T-ĉemizo. La ĉemizo glitis supren. Mandy: "He, vi estas neeltenebla." Ŝi forlasis la fenestron. Kaj jen mi vidis la dolfenon, kiu kure revenis al la Domo, en sia ruĝa trejnvesto. Ĉu jam pasis horo kaj ok minutoj? Ne, mi pensas ke ne. Ĉu ŝi vidis min? Eble, malgraŭ ĉio, oni povas vidi de la strato.
Ĉu mi faris malĝuste al Mandy? Certe, tion mi konfesas. Ni amoris, sur la lito, senvorte. Poste mi enŝranke trovis la fakturon. Ni rapide kisiĝis, kaj mi forlasis ŝin.
Mi iris al la etaĝo de la dolfeno, sed ŝia ĉambro estis malplena. Verŝajne ŝi ankoraŭ duŝadis en la subteretaĝo. Mi iris en la suban etaĝon. Mi haltis antaŭ la pordo de la ina duŝejo. Mi aŭdis voĉojn kaj la sonon de falanta akvo. Subite alia trejnvestaĵulino, tutcerte pezglobĵetantino, puŝis min flanken: "He, ulo, malĝusta pordo." Mi eniris la duŝejo de la uloj kaj longdaŭre duŝadis. Poste mi iris hejmen.
No comments:
Post a Comment