Posttagmeze. Renata staras antaŭ spegulo, dum mi observetadas la larĝetajn koksojn. Renata: "He, ne tiel rigardadu!"
Renata aĉetis al mi libron kaj du kalsonojn, bluan kaj nigran. La kovrilo de la libro montras grandan pingvenon, kaj viron kun nigraj okulŝirmiloj kaj pistolo sidanta en bankuvo. Estas "La morto kaj la pingveno" de Andreo Kurkovo, ukrajna verkisto. (Renata: "Mi tuj pensis pri vi kiam mi ekvidis la kovrilon!" Mi: "La pingveno, ĉu?" Renata: "Oni kompreneble ankaŭ havis librojn pri dolfenoj, etaj ĉarmegaj dolfenetoj, kun bildoj, sed estas porinfanaj libroj." Laŭ mi Renata ankoraŭ ne scias tion kiu estas la Dolfeno, sed eble ŝi jam suspektas ion.)
Renata: "Mi pensas ke la kalsonetoj tre bone sidos, eĉ pli bone ol la malnovaj." Mi: "Estas kalsonoj. Kalsonetoj estas inaj vestaĵoj." Ŝi: "Ĉiaokaze, ili tre bone sidos al vi." Mi: "Kiel vi scias? Ĉu vi surprovis ilin?" (Se Renata vere surprovis ilin, al mi la kalsonoj kompreneble estas tro grandaj. Kial Renata aĉetas al mi kalsonojn? Cetere, poste ricevos la fakturon mi.) Renata, kun ina insistemo: "Vidu, vi vidas vian subventron nur de supre, dum mi, male, konas ĝin de ĉiuj anguloj. Mi pli bone konas viajn proporciojn ol vi." Mi: "Kaj mi nature la viajn." Renata ekridis: "Tion mi ne pensas. Inoj kompreneble scias kiel uzi spegulon." (Bone, foje inoj havas la lastan vorton.)
Mi surmetis la nigran kalsonon. Ĝi sidas tre bone, eĉ pli bone ol la malnovaj. (Sed tion mi ankoraŭ ne diris al Renata.)
Laŭ Flavio, post studo de la rusa vortaro kiun li uzas kiam li komunikas kun Jana, la rusa titolo de la libro estas simple: "Morto de eksterulo". Mi: "Ĉu la pingveno estas la eksterulo? Pingvenoj nature ne estas endomaj bestoj. Ĉu, laŭ vi, la pingveno estas murdinto aŭ viktimo?" (Ĉu ankaŭ la rufulino ludas rolon en la libro? Kial Renata aĉetis al mi tian libron?) Flavio: "Eksterulo, ĉu? Kompreneble povas esti figura senco. Mi pensas ke plej verŝajne temas pri politika satiro. Cetere, kial vi ne simple legas la libron?" (Nu, foje ankaŭ Flavio havas la lastan vorton.)
Jana foliumas la libron, sed komprenas nenion krom la titolo de la rusa originalo. Ŝajne ke ŝi trovas amuza la kovrilon. Ĉiaokaze, mi pensas ke la titolo estas pli bona en esperanto ol en la rusa lingvo. Jana foriras. Dum momento mi rigardas ŝian postaĵon. Ŝi ondante movigas al si la koksojn, eble sciante ke mi rigardas ŝin. Ĉe la pordo, ŝi rapide turniĝas kaj ekridas.
Antaŭ kelkaj tagoj mi aĉetis al Renata ŝtopilon. (Tiu de Mandy estas blua, al Renata mi aĉetis ruĝan.) Renata rifuzis uzi ĝin. Mi, poste, enlite: "Kelkaj inoj eĉ uzas tian dum ili masturbas." (Mi nature tre ŝatus rigardadi.) Renata: "Mi ne masturbas." Mi: "Ne masturbas, neniam masturbis, ĉu?" Renata: "Neniam." (Nu, antaŭe, kiam Anja ankoraŭ loĝis ĉi tie, mi foje aŭdis sonojn tra la pordo de Renata. Bone, ĉiuj landoj havas siajn morojn, sed Adriana pli facile konfesis sian fingrumadon.)
Fine mi diris al Renata ke bone sidas la kalsono kiun mi ĵus demetis, ktp. Mi kisis ŝin kaj ni amoris. Mi prenis ŝin de malantaŭe, dum mi atente rigardadis al ŝi la postaĵon. Fine Renata rajdis min, kaj kun mia vizaĝo inter ŝiaj mamoj mi forte orgasmis. Poste, kiam Renata ekdormis, mi fine malfermis la libron pri la pingveno.
No comments:
Post a Comment