2008-04-23

Promese

Printempon, mojose, mi sentas ke ni fine, denove, estas parto de la mondo. Sur la Placo, amaso da gehomoj. Kie estis ĉiuj dum la lastaj monatoj? Mi rigardas la siluetojn de duonnudulinoj, vestitaj per nove somerecaj vestaĵetoj. (Kaj la vestaĵoj de la pasinta jaro? Forĵetitaj, enŝrankigitaj, senditaj al Afriko. Dum la vintraj monatoj, ĉiuj garderoboj ŝanĝiĝis. Tion mi scias. Mi plenumis kelkajn el la fakturoj de Renata.)

Ankoraŭ ne someras, tial ni denove, pasintsemajne, ĵaŭdon, vizitis la naturistan banadon. Antaŭ ol foriri Renata surmetis novajn vestaĵojn. Dum momento ŝi portis nur etan kalsoneton, kaj la ŝtofo de la vestaĵeto montris la liniojn de ŝiaj lipoj. Mi: "He, kamelaj piedfingroj!" Renata ŝajne ege ofendiĝis. Ŝi rapide, senvorte, surmetis alian kalsoneton, poste revestiĝis. Mi saĝece ne komentis pri la balena vosto de ŝia nova kalsoneto, kiu videblis super la rando de ŝia pantalono.

Antaŭ kelkaj semajnoj Renata, kun Franka, vizitis festenon kie oni kuniĝis en grupseksaj orgioj. Nature ne la unuan fojon. Kaj refoje, propradire, Renata sidis en sofo, rigardante la orgiojn. (Ĉu mi povas imagi al mi tion?) Mi: "Kaj vi nur rigardadis, ĉu?" Ŝi kapjesis. Mi: "Eĉ ne nudigis al vi la bruston, ĉu?" Ŝi: "Eĉ ne." Mi: "Sonas tedige." Ŝi, mokeme: "Mi tuŝetis al viro la ilon, fortan kaj ege grandan." Mi: "Nu, ĉi vi finigis lin?" Ŝi: "Ne, li edzino rigardis, kaj ŝi ne tiom plaĉis al mi kiom li." Interese. Poste, enlite, Renata permesis al mi enmeti fingron inter ŝiajn lipojn. Ĉu ŝi lernis tion dum la grupseksaj orgioj? Renata kompreneble tuttempe sidis en sofo, rigardante ĉion.

Bone, ni iris al la banejo de la Altlernejo. (Renata fine forgesis pri la kamelaj piedfingroj kaj mi ne plu interesiĝis pri ŝia balena vosto.) Tiun fojon ĉeestis pli da gejunuloj, inter ili Franka kaj Ivano, alloga kiel ĉiam (Franka, ne Ivano). Franka: "La venontan fojon verŝajne partoprenos ankaŭ vi, ĉu?" (Mi komprenis kion ŝi celis. Nu, mi ne deziras pasigi tiom da tempo en la ĉeesto de Franka.) Partoprenis la banadon ankaŭ ina triopo, du el ili ŝajne jam plurfoje vizitis la banejon, dum la tria, evidente, venis la unuan fojon: ŝi longe, rideme, hezitis antaŭ ol demeti la vestaĵojn. (Belaj mamoj, ŝveligitaj cicoj, senhara pubo. Unu el la amikinoj havis linion de haretoj, dum la alia estis razita kaj havis etan traboraĵon.)

Kiam ni revenis hejmen, Renata demandis: "Vi partoprenos la venontan fojon, ĉu?" Mi: "Baldaŭ somero. La banado ekpauzas." Ŝi: "Ne la banadon, sed la festenon, pri kiu parolis Franka." Mi: "Vere, vi deziras rigardi dum mi amoras kun alia ulino, ĉu?" Renata: "Kiel vi vidas, mi ne neas al vi tion." Mi: "Sed tio ne estas la demando." Ŝi: "Ĉu ne? Nu, se ne partoprenos vi, eble mi petos Flavion, aŭ eĉ Golon." (He, Golo kompreneble ne partoprenos, kaj Renata plej verŝajne ne farus tian demandon al li. Sed Flavio, ĉu? Ne, ne elimineble, tute ne.) Mi: "Bone, mi partoprenos, la venontan fojon." Ŝi: "Ĉu promesite?" Mi: "Promesite, certe." Ŝi: "Dankon, he." Ŝi kisis al mi la vangon, rapide.

Poste ni trinkis ĉeĥan bieron, el verdaj boteletoj, beletaj, bongustan (la bieron, ne la botelojn).

No comments: