Vendrede mi iris al la Studanta Domo. Mi serĉis Mandy-n. Estis vendrede, sanktan vendredon, jen silentaj tagoj kaj laŭta muziko. Kaj drinkaĵoj ĉie. La ĉambro de Mandy estis malplena. Mi vagis tra la koridoroj, de etaĝo al etaĝo, supren kaj malsupren, vizitis la diversajn festenojn. Mandy nenie ĉeestis.
En la tria etaĝo, aŭ eble en la dua, mi ekparoladis kun interesa ulino, Sabena aŭ Sabina aŭ Sabrina, bele svelta, altstatura, etaj mamoj, alloga rideto, botelo da vino enmane. Ŝi portis ornamaĵon, en ĉeno ĉirkaŭ la kolo, kruceton. Ĉu studantino pri teologio? Ne, pri sporto, atletiko, eĉ altosaltado. (Nu, ankaŭ sporto ŝajnas esti religio.) Mi: "Kaj ĉu vi jam decidis bojkoti la olimpiajn ludojn?" Ŝi: "Tio nun estus treege facile, ĉar mi kompreneble ankoraŭ ne kvalifikiĝis." (Pasis alia ulino, kaj ni ambaŭ rigardetadis ŝian grandan postaĵon, preskaŭ maldece larĝa kompare kun tiu de Sabena.)
"Kaj se vi kvalifikiĝus?" Ŝi: "Nu, same facile: mi partoprenus la ludojn. Sed tio estus preskaŭ miraklo. Mi devas superi mian personan rekordon per ses centimetroj." Mi inter du fingroj indikis ses centimetrojn. Ŝi: "Memoru ke estas vertikale, ne horizontale." Mi: "Kaj kia estas via altosaltada rekordo?" Ŝi tion diris, mi ne memoras ekzakte. Mi: "Sed tio ja estas preskaŭ du metroj!" Ŝi kapjesis, fiere. Mi: "He, vi havas la korpon de altosaltistino: alta, svelta, muskola stomako, longaj kaj elastaj gamboj." Ŝi, aldone: "Mallarĝaj koksoj kaj eta ĉebrusto." Mi: "Plaĉas al mi." (Mi leĝere tuŝetis al ŝi la dekstran mamon.)
Ŝi: "He, ne faru." Mi: "Pardonu!" Ŝi: "Ĉiuj vidas. Jen!" Ŝi ekprenis mian manon, kaj diskrete metis ĝin sub sian supraĵon. Mi retrovis la dekstran mamon. Ŝi ne portis mamzonon. La cico, forta, hardiĝis. (Mi: "Ankaŭ mi foje altosaltadis." Ŝi: "Ĉu vere? Kaj via rekordo, kian?" Mi: "Eĉ pli ol metron!" Ŝi: "He, tion mi ne imagus al mi ..." Mi: "Nu, dankon ...") Mi serĉis ŝian maldekstran mamon: "He, vi havas traboraĵon!" Ŝi: "Jes, kun ringeto. Ĉu plaĉas al vi? Mi ankaŭ havas tatuaĵeton. Vidu!" Ŝi forŝovis al si la supran randon de la pantalono. Jen eta tatuaĵo, dolfeno. Mi: "Bela, he!"
Sabrina malaperis. Verŝajne ŝi iris en la subteretaĝon. Mi malplenigis al mi la botelon, poste denove iris tien kaj reen, de etaĝo al etaĝo. Denove pasis la larĝpostaĵulino. (Ni vole-nenove komencis sencelan konversacion. Mi: "Bela postaĵo." Ŝi: "Dankon, la via ankaŭ ne estas malbona." Mi: "Nu, kaj ĉu vi vere provis anusan sekson?" Ŝi rigardis en miajn okulojn: "Kvin- aŭ sesfoje, kun mia antaŭa amiko." Mi: "Ĉu plaĉis?" Ŝi: "Certe. Se malplaĉus, mi kompreneble ne refarus post la unua fojo." Mi: "Eble via amiko instige insistis, ĉu ne?" Ŝi, flustre en mian orelon: "Ne, tute ne. Male, anusa sekso ne tiom plaĉis al li." Mi: "Kaj via nuna amiko, ĉu al li plaĉas aŭ neplaĉas?" Ŝi: "Plaĉas. Plaĉegas, eĉ. Sed lia ilo estas tro dika. Tial mi baras al li la vojon. Kaj mi ne malbaros al vi la vojon, se tion vi pensas ..." Mi: "Tre saĝe. Ankaŭ mia ilo estas dika. Treege dika." Ŝi: "Krudulo!" Mi: "Ĉu mi?" Sencela konversacio, ĉu ne?)
Fine, feliĉe, Sabena retrovis min. Ŝi prenis mian manon: "Venu!" Ni iris en alian etaĝon, kaj aliris bluan pordon. Ŝi malfermis ĝin, tiam tuj: "Diable ..." Ŝi refermis la pordon. Mi havis rezuman vidon de la pejzaĝo: du personoj en unu lito. Mi: "Via kunĉambranino havas amanton, ĉu?" Ŝi: "Amantinon." Mi: "Ĉu?" Ŝi: "Jes, ŝi havas amantinon. Jen tion vi vidis. He, venu. Mi dormas ĉe vi, ĉu ne?" Ni iris al la ĉambro de Mandy, ankoraŭ malplena.
Ŝi kuŝiĝis sur la lito de Erika. Mi senvestiĝis, dum ŝi atente rigardis min. Kiam mi deziris kuŝiĝi apud ŝin, ŝi haltigis min per sia gambo (ŝia longa, elasta gambo): "Vi dormu en la alia lito." Bone, mi kuŝiĝis en la lito de Mandy. Eble estas ne malsaĝe, mi ne pensas ke mi estis tre sobra. Verŝajne ni ambaŭ tuj ekdormis. Kiam mi vekiĝis, je la dek unua, Sabina estis for. Verŝajne la amantino foriris, kaj ŝi revenis al ŝia ĉambro. Sur la kuseno mi trovis longan blondan haron, kaj mi gustumis la novajn bonodorojn de la lita kovrilo. Mi pensas pri ŝia rideto, la forto de ŝia gambo kaj la ringa traboraĵo de ŝia maldekstra cico. Kaj pri la delfeneto, ĉe la rando de ŝia pubo.
No comments:
Post a Comment