2008-03-08

Burĥine

Hieraŭ, laŭ la televida ĵurnalo, arestiĝis sinmontremulo. Ĉu tiu, kiun vidis Renata kaj Adriana? Eble, verŝajne ne tiom da sinmontremuloj agas dum la vintra sezono. Al kiom da jaroj oni kondemnas tian ulon? Laŭ Renata: "Al nura monpuno, ne eĉ al kastrado."

Ankaŭ en la televida ĵurnalo: En Svedio, en multaj endomaj banejoj oni ne plu rifuzas inojn kiuj deziras baniĝi nudbrustaj. Sed ŝajne nur malmultaj inoj vere deziras baniĝi en la svedaj banejoj sen la supraĵo. Tial la filmeto kiun montris la televida ĵurnalo estis tiu kiun oni montris ankaŭ antaŭ kelkaj monatoj, kun la blondaj junulinoj kiuj somere sunumis sin nudbrustaj sur sveda plaĝo.

El Nederlando, alia historiero: virino eniris banejon, portante bankostumon kiu tute kovris al ŝi la korpon, krom la vizaĝon (kial ne ankaŭ la vizaĝon?). Tiu vestaĵo, laŭdire, kun kapuĉo kaj florplena desegno tiel ke oni nur malfacile ekvidas la inajn formojn, ne estas inventaĵo de irana pastraro, sed de aŭstralia modistino, religiema modistino.

Mi: "Kiel oni diras en esperanto? Ĉu burkino?" (Laŭ Renata "Burkino" estas lando en Afriko. Mi: "Kiel oni tie vestiĝas?" Renata: "Laŭ mi, tre saĝe.") Ŝi: "Estas la burĥ' de burĥo kaj la 'ino de bikino, do, oni simple dirus burĥino."

Bone, en Nederlando virino eniris basenon, burĥine vestita. Oni tuj elĵetis ŝin.

Renata: "Vidu, en la mondo io ŝanĝiĝis, ŝanĝiĝas, ŝanĝiĝadas, ŝanĝiĝos. Verŝajne tio ĉi malplaĉos al vi, sed venontan someron ankaŭ mi portas mamzonon surplaĝe." Mi: "Ĉu vere? Nu, kial?" Ŝi: "Ĉu mi restu la sola ulino kiu sunumas sin nudbrusta? Mi pensas ke ne." Mi: "Kaj sur naturista plaĝo, kion?" Ŝi: "Tio kompreneble estas alia afero."

Mi: "Kaj sur la Rokaĵoj, ĉu?" Renata: "He, ulo, ĉu vi ne legas ĵurnalojn?"

No comments: