2007-07-26

Kampadeje

Tri semajnoj sen vestaĵoj, kia ideo! Post 45 minutoj da aŭtobusado ni fine atingis la kampadejon. Adriana kaj mi senvestiĝis dum Renata zorgis pri la formalaĵoj. Mi scivoleme rigardis la unuajn paŝojn de Adriana en ĉi-tiun mondon de genuduloj, unue kun tuko ĉirkaŭ la koksoj, poste, post la vido de la unuaj nuduloj, ankaŭ tutnuda.

La kampadejo ne multe ŝanĝiĝis. Ĉe la lago oni tamen faris novan plaĝon kun blanka sablo kaj artefaritan lagunon. Sur la apuda herbejo tendumas grupo da junulaj gegermanoj. (Kelkaj el la inoj vere meritas atenton.)

Kiam ni eniris nian bangalon, Adriana tuj ekokupis la duoblan liton. Renata: "Nu, vidu ..." Adriana kuŝis kiel ikso, kun ĉiuj membroj etenditaj. Jes, la lito estas sufiĉe granda por tri personoj. La du fratinoj nacilingve solvis tiun disputon.

En la najbara bangalo ankoraŭ residas la belga paro de la pasinta jaro. Li (la belgo) iom timeme rigardis Renatan dum li kun intereso pririgardis Adrianan. Verŝajne Renata informos sian fratinon pri la okazaĵoj de la pasinta jaro. En la tria bangalo loĝas kvar francoj (du inoj, du uloj, gravas nur ke la pasintjaraj italinoj ne najbaras).

Por eviti la scivolemajn okulojn de Adriana, Renata kaj mi jam dufoje ŝtelumis en la arbaron malantaŭ la lago. Kiel agrable estas amori sub la somera ĉielo ...

No comments: