2007-07-10

Klitoro

Post la foriro de Erika, kaj antaŭ la alveno de la du fratinoj, mi televide rigardis francan elsendaĵon pri klitoro. (Ĉu oni diras "la klitoro" aŭ nur "klitoro"?) Meza klitoro havas la longecon de 8 centimetroj, ĉefe kaŝita malantaŭ la pubaj lipoj. La videbla pinto de la klitoro unuigas pli ol 8000 nervofadenojn, ĝi estas la sola organo de la homa korpo kies sola celo estas la dono de plezuro. Kaj, kiel oni scias, ĝi troviĝas nur en la ina korpo. Certe, mi envias al la inoj tian pinton de plezuro ...

Min trankviligis la informo pri tio ke la g-punkto, malgraŭ ĉio, ne ekzistas. Vere, klitoro estas pli facile trovebla (eĉ uloj povas trovi ĝin). Laŭ la elsendaĵo, klitoro estas la sola (fizika) vojo al ina orgasmo. (Vagina orgasmo ne eblas sen stimulado de klitoro.) Ĉe kelkaj inoj, ekzemple ĉe Renata, tiu parto de la korpo estas tiel sentema, ke senpera tuŝado ne estas bonvena (nedirekta ekscitigo tamen eblas), dum aliaj tie senprobleme havigas al si traboraĵojn.

En la mezepoko, ĝis la 16-a jarcento, oni pensis ke ina orgasmo ludas rolon dum la gravediĝo. (Tiel funkcias la uloj, tial ankaŭ la inoj, eble tiel oni pensis.) Tial stimulado de klitoro estis grava parto de la seksa vivo en tiu epoko. Kiam la unuaj modernaj medicinistoj malkovris ke inoj facile gravediĝas ankaŭ senplezure, oni ekkonsideris malmorala la inan orgasmon kaj forte malkuraĝigis la stimuladon de klitoro. Kelkaj medicinistoj eĉ rekomendis la forigon de klitoro. En Britio, tiaj operacioj okazis ĝis en la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento.

En kelkaj religiaj landoj oni ankoraŭ forigas la klitoron de inoj. Tio devas esti unu el la plej grandaj krimoj. (Mi pensas pri Ajŝa, la vualulino. Espereble ŝia lando ne estas tiel religiema.)

3 comments:

Anonymous said...

Mi dirus "la klitoro".

Espen Stranger-Johannessen said...

Interese. Mi ne sciis tiel multe pri la plej (ĉu?) grava organo ina.

Anonymous said...

Kia koincido! Antaŭ nur malpli ol kvin tagoj, mi legis pli la klitoro (kaj hejmlingve, kaj esperante), kaj eksciis tion, pri kion mi nun ree legas.