2007-07-28

Kial ŝi ne kantas nuda?

En naturista kampadejo ne ĉiuj senvestiĝas. (Mi ne parolas pri la ŝuoj de Renata.) Ekzemple: la deĵorantoj ĉe la enirejo. Kaj la kelneroj de la restoracio. Pasintjare almenaŭ unu el la inoj de la bufedo deĵoris kun nudaj mamoj.

Hieraŭ Flavio vizitis nin. (Renata: "Vi kunportis fotilon, ĉu?" Flavio: "Ne, kompreneble ke ne. Promeso estas promeso. He, serĉu min se vi deziras ..."). Dum Renata traserĉis ne lin sed la sakon de Flavio, Adriana prenis lian brakon kun la evidenta deziro de montri al li la kampadejon. Ili revenis, ridantaj, post pli ol horo. (Ĉu Flavio deziras enlitiĝi kun Adriana? He, mi fakte preferus se Flavio faris tiel kun Renata, ne kun Adriana. Nu, verŝajne ili atendas ankoraŭ kelkajn semajnojn, kaj tiam Adriana jam revenis hejmen ...)

Flavio kaj Adriana ŝajne trovis komunan komunikilon, eksterlingvan. Post kelkaj tagoj en tia kampadejo, post la unuaj vidaj impulsoj, mi vere ŝatus paroli kun kelkaj el la alilandaj kampadejan(in)oj, kaj mi regretas ke mi ne pli bone regas la anglan aŭ la germanan. (Mi ankaŭ ŝatus koni la japanan lingvon, sed tio povas atendi momente, ĉar ĉi-tie bedaŭrinde ne estas japanoj.)

Ĉe la restoracio mi ekzamenis la landajn standardojn de ĉiuj ĉeestantoj, inklude tiun de Renata kaj Adriana. Ĉeestas do ekzemple gehomoj el Hispanio, Francio, Danio (mi jam paroletis kun Mette la danino), Germanio, Hungario, Belgio, Sud-Afriko, Britio, Usono kaj Pollando. Cetere kelkaj, kies standardoj mi ne tuj rekonis. Sed neniu japano (aŭ japanino).

Mette la danino ĉi-jare alvenis en kompanio de amiko (granda dano). Mi tuj vidis lian influon: ĉi-jare Mette razas al si la akselojn kaj ŝia pubhararo nun friziĝas kiel mallarĝa linio.

Hieraŭ vespere ni havis konserton kun loke kontata muzik-grupo. Mi pensas ke Flavio tial vizitis nin ĝuste tiun tagon. Nu, ankaŭ mi tre ŝatus vidi la kantistinon nuda. Sed bedaŭrinde: ili estis nudpiedaj sed cetere ne demetis la vestaĵojn. Bone, la kantistino, kiel ĉiam, estis minimale vestita (jupeto kaj supraĵo kiu montris grandajn partojn de ŝia ĉebrusto, tamen la malpli interesajn partojn). La muziko ankaŭ estis kiel ĉiam, sed la gitaristo kaj la tamburisto malfacile observis la takton, eble pro la mamoj de la junulinoj kiuj dancadis tuj antaŭ la scenejo.

No comments: