2008-03-26

Ĉiele

Renata ne plu deziras foriri. Hieraŭ ŝi deziris transloĝi, foriri, reiri al sia lando. Hodiaŭ ŝi diras ke Adriana reiros al Flavio. Ĉiuj nun konsentas pri tio ke Flavio estas la patro de la infano de Adriana. Laŭdire ankaŭ Lena deziras reveni al Flavio. Nu, kiu la unua decidis reiri al Flavio? Mi ne scias. Eble Flavio simple akceptis la patrecon tiel ke li povas reforigi Lenan. Eble mi tamen dezirus ke Lena revenu.

Renata hodiaŭ rajdis min. Jen la unua fojo ke ŝi faras tiel. Estis agrabla travivaĵo, kaj mi forte orgasmis. Ŝiaj grandaj mamoj bele balanciĝis antaŭ miaj okuloj.

Flavio, kiam mi parolis kun li, gardas la maskon. Hodiaŭ li ankoraŭ interrete serĉis bildojn pri la edzino de la franca prezidanto. (Flavio havas novan komputilon kun Fenestra Vido.)

Kun Golo ni rigardis la meksikan filmon, Batalo en la Ĉielo. Meksika dikulo suĉiĝas de bela blondulino kun raŭka voĉo kaj rastafariece plektita hararo. Tiel komenciĝas la filmo. Evidentiĝas ke la dikulo estas Marko, la ŝoforo de la generalo. Li ankaŭ levigas kaj mallevigas la nacian standardon. La juna blondulino estas Ana, la filino de la generalo. Ŝin aktorinas Anapola Mushkadiz, tre ĉarma. Marko, la dikulo, forkaptas bebon, ne tre simpatike. Ana, al kiu li rakontis la okazaĵojn, petas al li ke li sin denuncu al la polico. Lia edzino, dikulino, petas ke li partoprenu pilgrimadon, sed li ne povas forlasi Anan. Ni vidas kiel li amoras kun sia edzino, kaj kun Ana, ambaŭ tutnudaj, sur granda lito. Tre bele. Fine Ana denove suĉas lin. Sendube estas pensiga filmo.

Golo: "Se la dikulo povas, ankaŭ mi povas amori kun la ulino." Nu, ĉu mi dubas pri tio? Kun kiu Golo deziras amori? Ĉu kun Ana, la filino de la meksika generalo, aŭ kun la dika edzino de lia ŝoforo?

No comments: