Renata kuŝis surventre: "Masaĝu min, bonvole ..." Mi serveme metis miajn manojn sur ŝian haŭton. Ŝi: "He, la ŝultrojn. Ne la postaĵon." Bone, mi masaĝis al ŝi la ŝultrojn: "Kial ne la postaĵon?" Ŝi: "Poste. Unue la ŝultrojn. Jes, bonege."
Antaŭ du tagoj mi ekvidis belan postaĵon. Estis en urba strato, inter centoj da homoj. He, kia postaĵo! Pro la amaso da gehomoj, nur malfacile mi sukcesis sekvi ŝin. Dum momento mi pensis ke mi perdis ŝin, sed fine mi retrovis ŝin. Nu, kion? Estis Renata ... Verŝajne mi tro ofte vidis ŝin de prokcime, tial mi apenaŭ rekonis ŝin de malprokcime - mi vidis kaj revidis nur la belecon de ŝia larĝeta postaĵo.
Poste mi parolis al Renata pri tio ke plaĉas al mi ŝia postaĵo. Sed mi ne rakontis tion ke mi ekvidis ŝian postaĵon surstrate kaj sekvis ŝin tra larĝaj partoj de la urbo. Kial ne? Nu, inoj ŝajne ĉiam miskomprenas ĉion.
Pasintsemajne, ĵaŭde, ni kun Renata vizitis la naturistan banadon, en la baseno de la Altlernejo. Kiam mi lastatempe partoprenis la banadon? Mi rekonis kelkajn el la gemaljunuloj, kaj ili ŝajne rekonis min. Ĉeestis malmultaj gejunuloj. Tamen, jen du gravedaj inoj, ne tro maljunaj. La vido de unu el ili tiom ekscitigis min, ke mi devis forturniĝi. Ŝi ege memorigis min pri Nataŝa. (Ĉu estis Nataŝa? Ne, ne estis Nataŝa.) Unu el la maljunulinoj demandis al Renata pri Adriana. Renata respondis, tre trankvile, ke ŝi estas graveda kaj revenis al iliaj gepatroj. La gravedulino, kiu memorigis min pri Nataŝa, aŭdis tion kaj adresis demandon al Renata. Denove mi de prokcime rigardis ŝian ventron kaj ŝiajn ŝvelitajn mamojn. Fine la gravedulino rigardis min kun altigitaj brovoj.
Maljunulo demandis al mi pri Renata (kiu, laŭ li, nomiĝas Adriana. Evidente, la du fratinoj kaptis la intereson de la banemuloj.) Ni rigardis kiel Renata daŭre paroladis kun la gravedulino. Kial la vido de graveda virino tiom ekscitigas min? Eble, se mi povus pasigi nokton, aŭ eĉ tagon, kun tiu ino, mi permesus al la maljunulo prokcimigi sin al Renata. (Aŭ eble ke ne. Cetere, Renata certe ne permesis al li tion. Laŭ ŝi, viro pli ol kvardekjara estas maljunulo, kaj tiu ulo, kiu rigardis ŝin kun intereso, verŝajne havas duoble tian aĝon.) Mi: "Ŝi havas belan postaĵon, ĉu ne?" Li: "Kaj tre grandajn mamojn ..." Nu, kion diri.
Kiam ni iris hejmen, laŭ la malsekaj stratoj, mi rakontis al Renata pri la maljunulo. Ŝi: "He, lasu al li rigardadi."
No comments:
Post a Comment