2005-11-12

Duŝo

Hieraŭ posttagmeze mi venis hejmen, kaj tuj eniris la banĉambron. La pordo ne estis ŝlosita. Mi tuj sentis la varman vaporon - kaj vidis la dorson kaj postaĵon de Renata. Ŝi duŝis.

Mi ne scias ĉu ŝi aŭdis min, aŭ ĉu ŝi sentis la malvarman aeron tra la malfermita pordo, sed ŝi turniĝis kaj faris la aŭtomatajn gestojn de virino: kun brako ŝi kovris la mamojn, kaj kun mano la pubon.

Kiam ŝi vidis ke estas mi, ŝi tamen daŭrigis la duŝadon.

Mi fermis la pordon kaj iris en la salonon. Anja ne estis hejme. Mi multfoje vidis Renatan nuda, sed ĝis nun nur en la ĉeesto de Anja.

Post deko da minutoj Renata eniris kun bantuko ĉirkaŭ la korpo. Mi sentis fortan altiron al ŝi, sed scias ke ĉio estas neebla. Fine Renata iris al sia ĉambro kaj revestiĝis.

3 comments:

Anonymous said...

Cxu vi volas mortigi viajn legantojn. Kial nenio estas ebla? faru ion finfine! Amorumu kun tiu belulino!

Hans-Georg Kaiser said...

Karaj,

mi ne legis ĉion tuj, sed mi tre amuziĝis jam pri tio, kion mi legis ĝis nun, tial mi metis vin en mian blogoliston kaj scivolas kiel la afero iros plu. Ankaŭ la bonega Esperanto estas instigo legi vian blogon.

http://cezarpoezio.blogspot.com/


Saluton, Cez!

Anonymous said...

Koran dankon por la komentoj. Ankaŭ mi scivolas kiel iros plu ...