2005-10-30

Sufiĉe

Kiaj tagoj! Vere sufiĉas du virinoj en la domo. Anja kaj Renata bonvenigis Ildikon, sed baldaŭ malgrandiĝis la simpatio kaj estis mi kiu fine devis retrovi la pacon.

Ne estas facile vivi kun persono kun kiu oni ne povas paroli (Ildiko ja scipovas paroli, sed ŝi ne parolas lingvojn kiujn komprenas ni). Eĉ ne kun Renata ŝi povas paroli - du alilandanoj ne nepre komprenas unu la alian.

Eble decidiga ankaŭ estis vizito al la saŭno. Ŝajne ni drinkis tro multe, Ildiko deziris sidi ĉe mi, kaj Anja vidis la mamon de Ildiko kontraŭ mia brako. Poste estis malfacile igi Ildikon revestiĝi. Mi trovis tion tre amuza, sed Anja kaj Renata ne havis la saman opinion.

Bone, mi telefonis al Flavio, kaj hodiaŭ kiam mi revenis el laboro, Ildiko jam forlasis nin. Kien? Al Hungario, al hotelo aŭ al alia amiko de Flavio? Mi ne scias. Eble mi demandos al Flavio, sed ne nun. Kaj eble mi poste skribos iomete pri kelkaj el la amuzaj aferoj kiuj okazis kiam Ildiko loĝis ĉe ni.

Sed ne nun. Nun sufiĉas.

No comments: