2005-11-23

Hodiaŭ kaj morgaŭ

Elizabeta, kolegino, jam kelkfoje invitis min al endoma naturista banado kiun oni aranĝas ĉiun ĵaŭdon en la banejo de la Altlernejo, sed ĝis nun mi ne partoprenis.

Nun Elizabeta ankaŭ invitis Kamilan, la dikulinon de Ekonomio. Kiam mi deziras paroli kun Elizabeta, Kamila ofte deziras paroli kun mi, kaj hodiaŭ ŝi rakontis ke ankaŭ ŝi "banos". Ŝi demandis kial ne mi ankaŭ iros kune.

Bone, kial ne? Mi ne estas malĝentila ulo, almenaŭ ne kontraŭ inoj. Ĉu mi deziras vidi Kamilan nuda? Nu, evidente ŝi deziras vidi min nuda. Se mi dezirus vidi koleginon nuda, ja temus pri Lada.

Kiam mi venis hejmen mi citis la inviton. Anja diris: "Iru vi kaj Renata, vi ja estas la paro". Kaj tio nur ĉar Elizabeta antaŭ tri monatoj konfuzis Anjan kaj Renatan. Kiu diris ke virinoj rapide forgesas? Nu, eble mi.

Anja ripetis: "Iru vi!". Kaj Renata diris: "Bone, kial ne, ni iru".

En la vespero kun Flavio mi rigardis la turkan filmon "Junula kavernulo" de Larry Clark. Ĉu ŝtonepoktema filmo? Tute ne. La amerikanoj jam detruis la mondon kaj la ĉefroluloj vivas en kaverno, ĝis kiam ili renkontas du aliajn travivulojn, junulinon (Tiffany Limos) kaj ulon kiu aspektas kiel Davido Beckham. Iom malsana filmo, sed ne mankis nudaj mamoj kaj tiu Tiffany Limos ne estas malbela.

No comments: