2005-11-18

Carmen

Ĉi-matene mi vizitis Dinjon, kiu remallongigis mian hararon. Mi konkludis ke Dinjo ne estas graveda, kaj iusence tio trankviligas min.

En la posttagmezo mi kun Flavio kaj Lena rigardis la filmon "Carmen" kun la belega Paz Vega. Ĉu Paz Vega nun havas silikonajn mamojn? Laŭ Flavio ŝiaj mamoj aspektas malsimilaj en "Sekso kaj Lucia". Kaj en filmoj pri la 19-a jarcento virinoj ne devus havi silikonajn mamojn.

Poste Lena iris por viziti sian onklinon, kaj ni ekparolis pri Ildikó. Jes, Ildikó estas en la urbo. Flavio diris adreson, domo tuj apud la Placo. Laŭ Flavio la hungarino ŝatus pasigi nokton kun mi. Mi ne scias ĉu Flavio estas ĵaluza, aŭ ĉu eble li ŝercadas. Bone, ni decidas viziti Ildikón.

Flavio kunprenas manĝaĵojn: panon, kolbasojn kaj vinon. Ildikó ĝojiĝas, kaj kiam ŝi ĉirkaŭbrakas min, mi komprenas ke ŝi ankaŭ ĝojiĝas revidi min. Ni manĝas dum Flavio parolas, jen al mi, jen al ŝi.

Ŝi povas loĝi tie dum kelkaj monatoj. La posedanto estas amiko de Flavio, kiu revenas al sia vilaĝo dum la vintro. Jes, mi komprenas tion, la loĝejo, du etaj ĉambro, estas nudaj kaj malvarmaj kiel verŝajne en la plimulto de la malnovaj domoj ĉe la Placo. Kaj mi pensas, kun Ildikó inter mi kaj Flavio, ke ŝi kaj Carmen same iel-tiel estas viktimoj de la mondo de la viroj.

No comments: