2005-08-10

La naŭ kantoj de Winterbottom

Ni vidis la filmon "Naŭ kantoj" (9 songs) de Michael Winterbottom, angla reĝiisto.

La filmo temas pri junulo kaj junulino, gestudantoj. Dum longaj periodoj ili estas nudaj en ilia loĝejeto, en la lito, en la banejo, en la kuirejo. Ili faras amoron, kaj la bildoj estas tre intimaj. De tempo al tempo ni vidas scenojn el koncertoj (ĉu la naŭ kantoj?), aŭ de Antarktiko.

Margo Stilley, kiu ludas la junulinon (Lisa), estas alta, svelta kaj ĉarma. Ŝi havas malgrandajn, belformajn mamojn, kiel tiujn de Anja.

Ni ne komprenas la hungarajn subtitolojn. Lena probas traduki el la angla, sed Flavio deziras revidi la multajn nudscenojn, kaj ni iel-tiel perdas la rakonton. Ni diskutas ĉu ili vere faras amoron, aŭ ĉu estas ŝajnaĵo. Sed tiam venas sceno kiu donas rektan respondon al ĉiuj demandoj: jes, ili vere faras amoron antaŭ niaj okuloj. Lena diras ke ŝi estas iom ŝokita.

Estas belega filmo. Kaj mi demandas al Flavio ĉu Margo Stilley ankaŭ ludas en kelkaj el la aliaj filmoj kiujn li aĉetis en Budapeŝto, sed tion li ne scias.

No comments: