2005-08-03

Ĝoni la Vakero

Hodiaŭ venis Ĝoni. Ni ĉiam nomas lin Ĝoni, ĉar li ĉiam amis vakerajn filmojn, kaj, kiel knabo, deziris fariĝi vakero. Estis li kiu telefonis dum la ŝakludado, kaj fakte ne estis la unuan fojon ke li maltrankviligis ludadon ...

Ŝerce mi diris al Anja kaj Renata ke ili ne sunumu sin sur la teraso dum Ĝoni alvenas, ĉar li estas vilaĝano kaj ne kutimas al tio. Renata proponis ke ili faru bonvenan dancon kun bastojupetoj kaj bananoj, kaj mi aplaŭdis tion, sciante ke ili espereble ne faros tiel.

Ĝoni amikeme mansalutis al la du virinoj, kaj poste ni (li kaj mi) iris en la urbon. Ĝoni ne multe ŝanĝiĝis, li portas bluĵinsajn pantalonojn kaj eĉ vakerajn botojn, malgraŭ la varmeco. Mi proponis manĝi ĉe Antonio (tamen ne en la suba etaĝo), sed la vakero havis aliajn ideojn. Kiam oni estas en la urbo, oni manĝas urbege. Ne ĉe BurĝoReĝo apud la Placo, sed ĉe MakDonaldo. Bone, ni iradis ĝis la Ponto.

Ĝoni edziĝis dufoje, la unuan fojon kiam li havis 17 jarojn. Poste ili disigis, kaj li edzigis la fratinon (de la unua edzino). Laŭ mi, tiel oni faras en la urbo, ne en la vilaĝo.

Bone, sed nun Ĝoni la Vakero estas en la urbo, kun kelkaj kontaktoj kaj multaj planoj, kaj diras ke li trovas Renatan bela. Mi probis konvinki lin pri la malo.

1 comment:

Anonymous said...

>Mi probis konvinki lin pri la malo.

*provis