2005-07-28

Nokte

Foje estas nokto, eĉ nun dum la somero. Anja kaj mi havas sufiĉe grandan dormoĉambron, kun fenestro al la parko, tiel ke povas esti kaj silente kaj agrable malvarme dum la nokto.

Kiam ni kunloĝiĝis Anja aĉetis belan piĵamon. Tiutempe ŝi ĵus legis libron de iu franca verkisto, kaj sur la kovrilo estis bildo de viro kaj virino portantaj unusolan piĵamon, la viro portis la pantalonan parton, dum ŝi portis la supran parton, kiu atingis ŝin ĝis la femuroj. Bona ideo, Anja pensis, kaj tiel estis.

Poste ni ĉiam dividas la saman piĵamon, sed post la dua nokto ni iomete "ŝanĝis la bildon": Ekde la tria nokto mi portas la supraĵon kaj Anja portas la pantalonojn ...

Kiam Anja estis knabino kaj loĝis ĉe siaj gepatroj, ŝi portis ĉiam longan noktan jupon, sed poste, kiel juna virino, ŝi ofte dormis nuda aŭ kun nura kalsoneto. - Ĉu junula ribeligo? mi demandis iam. - Ne, simple ĉar estis pli agrable tiel, ŝi respondis tiam.

Nun, matene, mi vidas ŝin ellitiĝi, en piĵama pantalono kaj kun nuda brusto. Ŝi forŝovas la kurtenojn kun sperta movo, tiel ke oni ne vidu ŝin de la parko. Poste ŝi iras en la kuirejon, ankoraŭ duonnuda, startigas la kafomaŝinon, pluiras al la banejo, duŝas kaj vestiĝas. Dum mi staras ĉe la fenestro, portanta mian butonitan piĵamosupraĵon, kaj rigardas la homojn kaj la hundojn en la parko.

Tre plaĉas al mi loĝi kun Anja.

No comments: