2008-06-25

Orfiŝe

Renata portis T-ĉemizon kun teksto, anglalingve: "Mi 'stas virgulino". Mi: "Bela T-ĉemizo, he!" Ŝi: "Dankon. Mi aĉetis tri, diverstekstaj." Ŝi demetis la ĉemizon, ni iris sur la terason, ŝi demetis ankaŭ la mamzonon. Varma sunbrilo en la posttagmezo. Mi: "He, kaj nun vi estas virgulino?" Renata: "Nu, kion? Ŝajnas ke vi hodiaŭ havas la cerbon kaj la memorkapablon de orfiŝo ..."

Mi: "La T-ĉemizo, teksto, anglalingve, ĉu?" Ŝi: "Kaj vi, kiam vi lernis la anglan lingvon?" Nu, mi ne demandis pri tio ĉu estas ŝia tempo de la monato.

Renata, poste, kuŝanta sur la teraso: "Kaj Jana, kion vi pensas pri ŝi? Aŭ eble vi ne memoras ke ŝi akompanis nin al la rokaĵoj ..." Mi: "Ŝi plaĉas al mi. Konsentite." Renata: "Vi deziras amori kun ŝi, ĉu?" Mi: "Nu, ne, tion mi ne pensas. Kaj vi, kion vi pensas pri Jana?"

Renata: "Ŝi ne plaĉas al mi." Mi: "Kial ne? Vi pensas ke ŝi estas spionino, ĉu?" Renata: "Ne, ŝi simple ne plaĉas al mi. Cetere, ne ĉiu ruso estas spiono." Mi: "Jen, ŝi malplaĉas al vi simple pro tio ke ŝi dormas en la lito de Flavio, ĉu?" Renata kuŝiĝis surventre: "Mi ne deziras amori kun Flavio, se tion vi pensas. Konsentite, iam, antaŭ longa tempo, mi sentis deziron pri li. Sed nun ne plu." Mi: "Kaj nun, kial ne plu?" Renata: "Li estas la edzo de mia fratino. Tion ne forgesu."

Dum kelkaj minutoj ŝi parolis pri Adriana. Poste, sen interŝtupo: "Kial ni ne aĉetas ujon kun orfiŝoj?" Foje plaĉas al mi kiam Renata diras "ni", foje malplaĉas. Mi: "Bone, kial ne?" Renata: "Ruĝan kaj bluan." Mi: "La ruĝa estas la ino kaj la blua estas la ulo, ĉu?" Ŝi: "Kompreneble." Mi ne demandis pri flava orfiŝo.

Mi metis sunoleon sur la dorso de Renata. Ŝi: "Kion vi faris en la arbaro?" Mi: "Kiu, kiam?" Ŝi: "Vi kun Jana, ĉu vi ne memoras?" Mi: "Ŝi devis pisi. Tute natura afero. Kaj, se tion vi deziras scii, ankaŭ mi utiligis la eblecon." Ŝi: "Nu, la eblecon de kio?" Mi: "De pisi, kompreneble. Cetere, ŝi unue demandis al Flavio ĉu li povu akompani ŝin. Poste ŝi demandis al vi. Ŝi ne deziris sola iri en la arbaron."

Renata: "Bone, nun mi komprenas. Mi ne komprenis tion kion ŝi diris. Nu, ĉu vi alrigardis kiam ŝi pisis?" Mi: "Renata, honeste, nun mi iras al la Komerca Centro kaj aĉetos du orfiŝojn kun ujo." Ŝi: Ruĝan kaj bluan."

No comments: