2006-05-28

Konfeso

Eble mi neniam konfesas ke mi foje drinkis tro multe, sed nun mi faru escepton. Sabate - nu, verŝajne mi drikis tro multe, sed mi ne memoras tion. Bone, homoj rakontis al mi kion mi faris, sed mi estas certa pri tio ke ili ankaŭ ŝerce rakontis aferojn kiujn mi ne faris. Do, mi ankoraŭ ne scias kion mi faris, kaj mi ne povas pensi kun tiu ĉi aĉa kapdoloro.

Ĉu mi palpis al Sonjo la mamojn? (Eble, ne malverŝajne.) Ĉu mi frakasis botelon kontraŭ la kapo de Golo? (Ne, tiam oni arestus min.) Ĉu mi telefonis al Anja naŭ fojojn tiun nokton? (He, mi esperas ke ne.) Ĉu mi laŭte komentis la larĝan postaĵon de policistino? (Ne, oni arestus min.) Ĉu mi diris al Renata ke mi ne deziras amori kun ŝi? (Verŝajne, kaj ne tre saĝe.) Ĉu mi kuris nuda trans la Placon? (Ne, mi ne retrovus miajn vestaĵojn.) Ĉu mi rakontis al ĉiuj pri Karolino kaj Ĝoni la Vakero? (Ĉu?) Ĉu mi disŝiris la kurtenojn de Flavio? (Espereble, ili estas malbelegaj.) Ĉu mi elverŝis botelon da iom multekosta vino tra le fenestro? (Eble, mi ja verŝajne jam drikis tro multe.)

Bone, oni ne arestis min. Kaj malgraŭ tio mi memoras policistinon. Ĉu oni arestis Golon? Renata diras ke mi frakasis botelon kontraŭ la kapo de Golo. Ne, tiam oni arestus min. Kaj verŝajne ankaŭ Renata drinkis tro multe. Kiel ŝi povus memori kiu frakasis kion kontraŭ kies kio? Espereble ŝi ne memoras ke mi diris ke mi ne deziras amori kun ŝi. Aŭ ĉu mi vere diris tion? Kaj la policistino, ĉu eble temus pri nudiĝdancistino vestita kiel policistino? Ĉu nudiĝdancistino kun larĝa postaĵo? Eble ŝi rifuzis senvestiĝi kiam mi diris tion. Kaj eble mi fakte deziras amori kun Renata. Sed ne nun. Nun doloras mia kapo kaj mi ankoraŭ ne scias kion mi faris. Eble iu frakasis botelon kontraŭ mia kapo. Tiukaze mi esperas ke oni jam arestis lin. Aŭ ŝin.

No comments: