2006-05-25

La rokaĵo denove

Dimanĉe ni revenis al la rokaĵo, ne kun Franka (kiu devis viziti preĝejon, surprizo denove), sed kun Flavio, kiu tuj entuziasmiĝis. Li kunprenis la fotilon. (Renata: "Min vi ne fotu, tion vi regretu! Flavio: Kial do mi fotu vin?).

Ĉeestis jam la tri amikinoj de Franka kun kiuj ni konatiĝis sabate, kaj la kvinopo (kvar nuduloj kaj unu kalsonetulino). La etoso tamen estis alia, ĉu pro la ĉeesto de Flavio, ĉu pro la foresto de Franka (certe mankis al mi la vido de ŝia bela postaĵo, sed cetere ŝi ne troe plaĉas al mi. Ĉu mi ŝatus amori kun ŝi? Verŝajne ne). Flavio foteme alprokcimiĝis al la junulara grupo. Unu el la uloj unue laŭte protestis, sed la du inoj ne malinvitis lin. Fine ili kunsentis ke li fotu ilin, kun mamoj mane kovritaj. (Tre bela foto, mi ja poste vidis ĝin).

La junulino kiu portis kalsoneton certe estis la plej bela, bluaj okuloj, etaj, firmaj mamoj ... kaj, jen nova surprizo: nerazitaj akseloj (ne pli ol unu aŭ du semajnojn sen razilo, tamen ne malvidebla). La amikino, la nudulino, estis tute razita, ankaŭ subventre.

Fine la tri uloj ekokupiĝis kun niaj ulinoj, tiel ke Flavio kaj mi povus plie konatiĝi kun la ina duopo. Flavio ĉefe okupiĝis kun la Plej Bela, certe kun la deziro ke ŝi demetu la kalsoneton (li ne sukcesis), mi parolis kun la alia, kiu laboras en librovenejo (jes, mi scias ke mi vidis ŝin antaŭe, tamen kun vestaĵoj).

Poste ni vidis ke Renata kaj la aliaj jam trinkis la plejmulton de la biero. Kiam ni iris hejmen, Flavio montris al mi retpoŝtan adreson. "Mi sendos al ili la foton ..."

No comments: