2006-11-10

Pupaj tagoj

Nu, ja, kion diri? Hieraŭ Renata rakontis ke ŝi vidis la amorpupon de Flavio. Unue mi trovis tion amuzante.
Mi: Ĉu la kaseton?
Renata: Ne, la pupon.
Mi: Kaj ĉu ĝi ankoraŭ portas la kalsoneton de Ildiko?
Ŝi: Ne, Flavio demetis ĝin ...
Mi: Kial Flavio montris sian pupon al vi? Tion mi ne komprenas.
Ŝi: Verŝajne li deziris ŝokigi min, jen ĉio, ĉu vi ne pensas?
Mi: Kaj ĉu vi ŝokiĝis?
Ŝi: Mi kompreneble aŭdis pri tiaj pupoj, sed neniam vidis iun.
Ĝuste. Kial Flavio montris la pupon al Renata? Poste Renata iris al la naturista banado (en la baseno de la Altlernejo). Mi restis hejme. Kiam ŝi revenis ŝi rakontis ke Lada partoprenis la banadon. Elizabeta invitis ŝin kaj ŝi akceptis.
Mi: Kaj ĉu plaĉis al ŝi?
Renata: Ŝajnis ke jes. Ŝi fine forgesis pri la mankantaj vestaĵoj.
Mi: Beleta, ĉu ne?
Ŝi: Sufiĉe bela, jes.
Mi: Ĉu razita?
Ŝi: Kion? Ĉu vi demandas al mi ĉu via kolegino razas sin? Iru demandi ŝin mem!
Renata iris en sian ĉambron. Bone, verŝajne ne estis tre saĝa demando. Ĉu Lada razas sin? Kial mi ne partoprenis la banadon? Ĉu pro la pupo de Flavio?

No comments: