2006-11-04

Surprize, nesurprize

Bone, verŝajne ne estas surprizo ke mi fine amoradis kun Erika. Sed okazis dum momento kiam mi deziras estis pli malpli monogama. Antaŭ ĉio mi esperas ke Anja revenu. Tiale mi trovas plej saĝe iomete limigi min. (Renata nature estas alia afero, tial mi diras "pli malpli" kaj "iomete").

Hieraŭ oni arestis Golon. Li agis suspektinde, laŭ la polico. (Se mi ne konas Golon, mi verŝajne ankaŭ tuj trovus lin suspektinda.) Cetere li forgesis kunporti sian Identan Karton, kaj tio nature montriĝis lia plej grava krimo. Oni eĉ deziris "resendi" lin. (Resendi lin kien? Golo naskiĝis ĉi tie, kaj ĉu li iam dum sia vivo forlasis la urbon?)

Sonjo telefonis al mi kaj al subdirektoro de la Urba Muzeo, kaj post kelkhora restado en malvarmaj koridoroj de la policejo sukcesiĝis al ni identigi Golon. La subdirektoro forveturis kun Golo, ĉar estis meztage kaj oni ankoraŭ atendis lin ĉe la muzeo. Mi trinkis kafon antaŭ ol reiri al la laborejo. (Sonjo: "Vidu, ili resendis lin ... al la muzeo.)

Kiam mi rakontis tion al Renata, ŝi diris ke tio ĵus okazis al alia studantino - aresto kaj resendado. Ĉu oni ne identigis ŝin? Renata: "Oni identigis ŝin kaj ĝuste tial resendis ŝin".

Ĉu la vualulino? (Ne, ŝi ne portis vualon ...) Iel-tiel mi sentis trankviliĝon sciante ke oni ne resendis la vualulinon.

No comments: