2007-04-11

Aĵoj

La loka supermerkato provizore anstataŭigis duonon de la kasejoj per aŭtomatoj. Nu, kial oni vizitas supermerkaton? Por aĉeti frandaĵojn aŭ por trovi la plej belan kasistinon? Ambaŭkiale, ĉu ne? Bone, mi unufoje testis la aŭtomaton, konstatis ke ĉio funkcias perfekte, kaj la venontan fojon mi denove alprokcimiĝis al la kasistinoj. Ĉu pli belaj ol Erika? Eble, eble ne, sed la urbaj merkatistoj ankoraŭ ne forgesis la pekojn de Erika.

Erika jam vizitis la (inan) fotiston. Ni havis etan kverelon, tial mi ne akompanis ŝin, ŝi deziris iri sola. Nu, bone. Laŭ Erika la fotistino ĉefe okupiĝis pri ŝia postaĵo, tiel ke oni verŝajne ne vidos ŝian vizaĝon sur la bildoj. Certe, ŝi havas belforman postaĵon, sed la vizaĝo ankaŭ ne estas malbela. Eble okulvitroj ne plaĉas al la fotistino, kaj sen okulvitroj Erika foje agas iom maltrafe. Eble ĝuste tial ŝi tiom plaĉas al mi. (Erika tutnuda, senokulvitra, serĉante novan paketon da kondomoj. Ekscitaj minutoj.)

Mi jam pagis la aprilan lumonon de Erika. Eble la lastan fojon mi faris tion. Kion vi pensas? Cetere, se Erika sukcesiĝas kiel belpuga modelulino, vestita aŭ malvestita, ŝi eble havos sufĉe da mono. (Almenaŭ tion ŝi pensas.) Cetere, mi ŝajne ankaŭ pagis la luon por ŝia kunĉambranino, kiun mi apenaŭ vidis dum miaj vizitoj al la studenta domo. (La lastan fojon, antaŭ du semajnoj. Erika eĉ tro rapide trovis la kondomojn.)

Kial Anja forigis la cictraboran ringeton? Nature, jen alia demando. Plaĉas al mi la penso pri la plaĝa ĝeniĝo. Sed ne dum tiom da tempo oni vizitas plaĝon, eĉ somere. Ĉu traboraĵoj ne plaĉas al ŝia "amiko de infaneco"? Jen malplaĉa penso.

Bone, kion plu? Nu, Flavio aĉetis veltabulon. Li, la optimisto.

No comments: