2007-04-14

Mirakloj

Hodiaŭ mi ekvidis junulinon. Ŝi portis blankan supraĵon - kaj nigran mamzonon de la tipo wonderbra ("mirakla mamzono", ĉu?). La du mirakloj alloge kaptis mian atenton: sunbronzitaj, ne tro grandaj, sed tiaj suprenpuŝiloj foje havas pli ol videblan efekton, ĉu ne?

Ŝi pasis min, kaj mi preskaŭ aŭtomate turniĝis: ne malbelforma postaĵo. Super la rando de la somere leĝeraj pantalonoj mi observis la supran parton de nigra ŝnurkalsoneto. Ŝi bele moviĝis, kaj mi vole nevole sekvis ŝin laŭ la strato dum cento da metroj.

Subite ŝi ekturniĝis: "He, ulo, ĉu vi sekvaĉas min?" Mi: " ... ĉu mi?" Mi klopodis ne tro direkte rigardi la miraklajn mamojn, kiuj denove aperis antaŭ miaj senkulpaj okuloj, kaj mia rigardo fiksiĝis je punkto meze inter la duopo. Ŝi: "Bone, lasu tion". Ŝi returniĝis kaj rapide foriris dum ŝiaj koksoj ondadis. Feliĉe, ŝi ne kunportis edzon, aŭ alian gardiston.

Amuziĝe. Ĉu mi vidis ŝin antaŭe? Ĉu kasistino kiun oni senpense anstataŭigis per aŭtomato? Ne, mi pensas ke ne.

Sur la placo mi vidis ŝin denove. Mi havis la impreson ke ŝi leĝere ridetis al mi antaŭ ol eniri la komercan centron.

No comments: