2007-06-08

Someraj mamzonoj

Laŭ Sonjo la ŝranko lamas. Mi diras ke mi mallamigu ĝin. Ni renkontiĝas en la kafejo de la malatenta kelnerino. Sonjo: "Mi rebonigos ĝin, senprobleme. Lasu ke ni ludas minigolfon. Hodiaŭ venkos mi."

Estas varmega tago. En la golfejo Sonjo demetas la ĉemizon - ŝi portas fortikan, nigran mamzonon. Ŝi ne estas la sola ulino kiu faras tiel. (Unu el tiuj, kun alia ulino, fumas sigaredon kun amuziga odoro.)

Nek Sonjo nek mi ludas minigolfon ĉiutage, tial ni verŝajne estas same (mal)lertaj, principe: Ĉe la kvara truo Sonjo sukcesigas "tujan entruigon" (kiel laŭdire parolumas la golfemuloj). Bonŝanca hazardo, nature, kaj ŝi ĝoje saltas tien kaj reen dum la mamoj bele dancadas. Poste ŝi staras apud la truo, por rigardi mian baton. Ŝi kliniĝas, kaj min distras ŝia brusta fendiĝo. Ĉe la kvina truo ĉio repetiĝas (ne la "tuja entruigo", Sonjo havas "nur birdeton"), sed mi rigardas la formojn de ŝiaj femuroj kaj la koksoj sub la ŝorto. Mi ne nur fiaskigas la batojn sed preskaŭ difektigas eĉ la batilon. (Sonjo diras: "Ĉu vi hodiaŭ ne portas kalsonon sub la pantalono?" Mi portas grizan kuloton. Ĉu Sonjo povas vidi la bulon? Laŭ mi, ankaŭ ŝi ne portas kalsoneton sub la ŝorto. Estas, kiel dirite, varma tago.)

Post la kvina truo ni paŭsetas, kaj mi admire rigardas la nigran mamzonon de Sonjo. (Sonjo: "Tiu ĉi ne malfermiĝas antaŭe ...) Kiu inventis la mamzonon? Sorĉa vestaĵo, vera miraklilo. Eble la multaj elegantaj mamzonoj kulpas pri tio ke inoj ne tre emas demeti ilin, eĉ ne plaĝe ...

(Hieraŭ, posttagmeze, mi kun Renata vizitis la Publikan Plaĝon. Ĉiuj inaj ĉeestantoj portis supraĵon, krom du kvardekjarulinoj. Renata diris: "Jen, ĉifoje ankaŭ mi surmetos supraĵon." Mi: "Vi jam portas mamzonon." Ŝi: "Mi kunportas bikinan supraĵon." Ŝi rapide ŝanĝis supraĵojn. Mi atente rigardis, malgraŭ tio ke mi ĉiutage vidas la mamojn de Renata.)

Kaj kion pri la golfumado? Ĉu Sonjo venkis? Nu, mi ne scias. Post la kvina truo mi ne tiom atentis pri la ludo, dum Sonjo kaptis pliajn birdetojn kaj eĉ faris novan tujan entruigon. Mi, laŭ ŝi, foje estas "ses super normo." (Kie ŝi lernis tiom da golfaĵoj? Cetere, "ses super normo", laŭ mi, ŝajnas tre pozitiva vortumado, dum "tuja entruigo" estas kvazaŭ kruda aludo ...)

Post la ludado ni revenis al la kafejo kaj mendis bieron. Eble tial mi ne plu memoras ĉiujn detalojn.

No comments: