2006-11-26

Matenmanĝo kun Renata

Renata pridubas mian decidopovon: "Jen Nataŝa, jen Erika. Kial ne esti aŭ monogama - "

Mi: - Ĉu kun vi?

- Kun Anja ...
- ... aŭ ...
- Ĉu "aŭ"? Nu, esti malmonogama!

Mi rigardis ŝin: - Malmonogama, ĉu? Ĉu ĉiutage partopreni grupseksajn orgiojn kun dekduo da geludemuloj?
Ŝi: - Aŭ ĉiun sabaton ...
- Ĉe Franka kaj Ivano, se mi ne eraras, ĉu?

Renata (rideme): - Bone, mi diras nenion plu!
Mi (eĉ pli rideme): - Renata, ĉu vi partoprenis grupsekson sen diri al mi?

- Ne, mi neniam partoprenis grupsekson. Mi ĉeestis dum grupsekso. Dufoje.
- Vi nur rigardis, ĉu?

Ŝi kapjesis. (Renata, vestita en matena robo, kiel nun, kun glaso da vino, dum ŝi rigardas la orgiojn ... Ĉu mi dezirus vidi ŝin partopreni? Ĉu mi ... ?).

Mi: - Ne, mi ne partoprenu.
Ŝi: - Ne interesas al vi, ĉu?

- Nature interesas al mi. Sed mi ne partoprenu. Kaj mi supozas ke oni ne lasas al ulo sidi en sofo, rigardi.
- Jen vi pravas!

Bone, la konversacio disvojiĝis. Kial ne?

2006-11-24

Reĝina kazino

Laŭ Flavio Eva Green, la sveda belulino, estas la bonda knabino en la nova filmo pri Jakobo Bondo, agento 007. "Jen vidindaĵo," mi diris. Pri kio temas la nova filmo? Laŭ Flavio: James Bond kontraŭ la teroristoj. Ĉu nuntempe ekzistas alia temo? Bone, ĉu Eva Green kiel teroristino?

Flavio: "Ĉu vi pensas ke ŝi ankoraŭ konservas tiun abundan kreskaĵon? Mi ŝatetus vidi ...". Mi: "Verŝajne ke ne, sed laŭ mi oni dum bondaj filmoj tute ne demetas la vestaĵojn, tiele ke oni ne vidas." Flavio: "Ne diru tion. Laŭ la recenzoj oni vidu kaj perforton kaj nudecon. Mi ja malinteresiĝas pri la perforto, sed mi ne troige protestus se mi tiun fojon vidas nuda la bondulinon."

Kiomas la aĝo de fraŭlino Verda? Flavio: "Mi pensas ke dudek ses". Bone, ankaŭ mi ne tro laŭte protestus.

Hieraŭ mi hazarde revidis Ajŝan, la vualulinon. Ŝin akompanis ulo, malhelhara, ĵinze kaj feljake vestita, eble ŝia frato. Mi antaŭe vidis ankaŭ lin, kun blondulino (jen bela paro).

2006-11-11

Ĉe Erika

Vendredvespere, tio estas hieraŭ, mi akompanis Erikan al ŝia loĝejo, ĉambro en studenta domo trans la Ponto. Mi ne pensas ke mi multe vizitis tiun parton de la urbo dum la lastaj jaroj, sed tie ne multe ŝanĝiĝas.

Erika loĝas en la kvara etaĝo. Verŝajne ne permesiĝias al la geloĝantoj havi vizitantojn dum la noktoj, sed mi vidis sufiĉe da noktaj vizitantoj kaj vizitantinoj, eĉ sinjorojn kvindekjarajn kun junaj studantinoj. Interese.

Ni rapide senvestiĝis. Mi mordis al ŝi la mampintojn. Ni koitis du fojojn, ambaŭfoje kun kondomo, la unuan fojon ŝi rajdis min, la duan mi prenis ŝin de malantaŭe kaj ekvidis kiel bele apektas ŝia postaĵo en tiu pozicio. Intertempe mi lekis ŝin ĝis ŝi plezure krietis. Ekscitigis la neŝlosita pordo. Poste ni kune dormis en la mallarĝa lito.

Alia studantino, kun kiu Erika kunloĝas en la ĉambro, atendis festenon ie kaj ne maltrankviligis nin. Ŝi enŝteliĝis je la 6-a, sola (feliĉe), kaj profunde dormis je la 7-a kiam Erika vekis min. Ŝia laboro komencas je la 8-a kaj 30, aliflanke de la urbo. Ĉu la kunloĝantino ankaŭ de tempo al tempo kunportis vizitanton? Mi apenaŭ vidis ŝian vizaĝon pro la kovrilo. Ĉu bela?

Ni iris en la subteretaĝon kie troviĝas la duŝejoj. Mi sole duŝis en la ĉambrego de la uloj. La ĉambro estis malvarma, sed la akvo estis varmega. Poste, atendante Erikan, mi legis la afiŝetojn ĉe la enirejo kaj la anoncetojn pri laboro: lavado, supermerkatoj, retkomerco, pli malpli seriozaj fotistoj. (Tio memorigas min pri la ĝeniga fakto ke mi ankoraŭ ne priskribis la okazaĵojn ĉe Ĝoni la Vakero).

Ni rapide matenmanĝis, poste kuris trans la Ponton por trovi aŭtobuson. Ĉe la Placo ni adiaŭe kisiĝis, kaj ŝi malaperis en la supermerkaton. Mi rigardis ŝin: junulino post nokto de amoro.

2006-11-10

Pupaj tagoj

Nu, ja, kion diri? Hieraŭ Renata rakontis ke ŝi vidis la amorpupon de Flavio. Unue mi trovis tion amuzante.
Mi: Ĉu la kaseton?
Renata: Ne, la pupon.
Mi: Kaj ĉu ĝi ankoraŭ portas la kalsoneton de Ildiko?
Ŝi: Ne, Flavio demetis ĝin ...
Mi: Kial Flavio montris sian pupon al vi? Tion mi ne komprenas.
Ŝi: Verŝajne li deziris ŝokigi min, jen ĉio, ĉu vi ne pensas?
Mi: Kaj ĉu vi ŝokiĝis?
Ŝi: Mi kompreneble aŭdis pri tiaj pupoj, sed neniam vidis iun.
Ĝuste. Kial Flavio montris la pupon al Renata? Poste Renata iris al la naturista banado (en la baseno de la Altlernejo). Mi restis hejme. Kiam ŝi revenis ŝi rakontis ke Lada partoprenis la banadon. Elizabeta invitis ŝin kaj ŝi akceptis.
Mi: Kaj ĉu plaĉis al ŝi?
Renata: Ŝajnis ke jes. Ŝi fine forgesis pri la mankantaj vestaĵoj.
Mi: Beleta, ĉu ne?
Ŝi: Sufiĉe bela, jes.
Mi: Ĉu razita?
Ŝi: Kion? Ĉu vi demandas al mi ĉu via kolegino razas sin? Iru demandi ŝin mem!
Renata iris en sian ĉambron. Bone, verŝajne ne estis tre saĝa demando. Ĉu Lada razas sin? Kial mi ne partoprenis la banadon? Ĉu pro la pupo de Flavio?

2006-11-04

Surprize, nesurprize

Bone, verŝajne ne estas surprizo ke mi fine amoradis kun Erika. Sed okazis dum momento kiam mi deziras estis pli malpli monogama. Antaŭ ĉio mi esperas ke Anja revenu. Tiale mi trovas plej saĝe iomete limigi min. (Renata nature estas alia afero, tial mi diras "pli malpli" kaj "iomete").

Hieraŭ oni arestis Golon. Li agis suspektinde, laŭ la polico. (Se mi ne konas Golon, mi verŝajne ankaŭ tuj trovus lin suspektinda.) Cetere li forgesis kunporti sian Identan Karton, kaj tio nature montriĝis lia plej grava krimo. Oni eĉ deziris "resendi" lin. (Resendi lin kien? Golo naskiĝis ĉi tie, kaj ĉu li iam dum sia vivo forlasis la urbon?)

Sonjo telefonis al mi kaj al subdirektoro de la Urba Muzeo, kaj post kelkhora restado en malvarmaj koridoroj de la policejo sukcesiĝis al ni identigi Golon. La subdirektoro forveturis kun Golo, ĉar estis meztage kaj oni ankoraŭ atendis lin ĉe la muzeo. Mi trinkis kafon antaŭ ol reiri al la laborejo. (Sonjo: "Vidu, ili resendis lin ... al la muzeo.)

Kiam mi rakontis tion al Renata, ŝi diris ke tio ĵus okazis al alia studantino - aresto kaj resendado. Ĉu oni ne identigis ŝin? Renata: "Oni identigis ŝin kaj ĝuste tial resendis ŝin".

Ĉu la vualulino? (Ne, ŝi ne portis vualon ...) Iel-tiel mi sentis trankviliĝon sciante ke oni ne resendis la vualulinon.

2006-11-02

La nokto de la saŭno

Ni preparis kaj reinaŭguris la saŭnon, unu monaton pli malfrue ol pasintjare, pro la varma vetero, aŭ pro alia kialo. La seremonion mi ĉeestis kun Renata, Erika kaj Flavio. Mi amuziĝe konstatis kiel Flavio, la inumemulo, rigardetis la nudan korpon de Erika, kaj kiel Erika iel-tiel ĝeniĝis pro la ĉeesto de Flavio (ni nature avertis ŝin antaŭe). Fine ili ambaŭ sufiĉe trankviliĝis, tiel ke eĉ Renata devis lukteti por la atento.

Poste Flavio iris hejmen, dum Erika tranoktis ĉe ni. Tuj antaŭ enlitiĝo Renata kaŭzis kvin sekundojn da konfuzo, ĉar ŝi deziris dormi en sia propra lito, tiel ke Erika devis elekti liton, ĉu kun mi, ĉu kun Renata. Fine Erika akompanis min en la grandan liton.

Tiu surprizo ege ekscitigis min kaj mi tuj eksentis fortan altiron. Erika montris la mi kondomon, poste ridete kondukis mian kapon al sia interfemuraĵo, kaj mi nekontraŭvole komencis leki al ŝi la lipojn. Ŝi rapide malsekiĝis post la sekeco de la saŭno kaj ekhavis orgasmon. Tre agrabla al mi estas la sento kaj odoro de ina orgasmo kiam mia vizaĝo tiele estas kvazaŭ parto de ŝia pubo. Por mi tio eble estas la plej intima alprokcimiĝo.

Erika suĉis min, poste surmetis la kondomon kaj rajdis min. Malrapide, malrapide! Mi ĝuis la vidon de la movoj de la svelta korpo, la ŝvita haŭto inter la mametoj. Mi forte orgasmis. Erika forigis la kondomon, ni iomete babiladis, poste mi lekis ŝin denove, helpis min ankaŭ serĉema fingro. Erika ĉiam estu bonvena en mia lito!

2006-10-25

Anja

Bone, mi veturis aŭtobuse al la vilaĝo de Anja. Mi provis ne pensi. Renata telefonis al Anja - ŝi pensu ke Renata vizitos ŝin. Sed Anja ne surpriziĝis vidante min ekster la aŭtobus-stacio, mi pensas ke ŝi ĉion jam komprenis. Alia indikilo: sub la nigra jako ŝi portis la bluan T-ĉemizon kun la "S" de Superman ("Super-knabino", laŭ Anja) - dezirante kaŝeti sian nesekurecon.

Ni kisiĝis, survange, ĝentilece, poste ĉirkaŭbrakiĝis. Mi iris al la gastejo, kaj ree renkontis Anjan post duonhoro, en la kafejo. Ŝia hararo estis pli mallonga, ŝia vizaĝo alia. Mi ne tuj komprenis la vortojn de la okuloj. Sub la ŝtofo de la T-ĉemizo mi vidis la konturojn de la amataj mamoj, feliĉe ŝi ne pligrandigis ilin intertempe. Ĉu ŝi ankoraŭ havis la cican traboraĵon?

Post deko da minutoj Anja demandis pri Renata. Kaj poste: "Kaj vi tuj enlitiĝis kun Renata, ĉu?". Mi: "Ne. Ne tuj. Nur post du monatoj." Anja: "Vi enlitiĝis kun Renata, fine, ĉu ne?" Nu, kion diri.

Anja ridetis: ankaŭ ŝi ne ĉiam dormis sola. Kun "amiko de infaneco" ŝi evidente havis rilaton kiam li vizitis la vilaĝon dum la somero, kaj kun alia somera gasto ŝi enlitiĝis unufoje. (Ĉu Anja havis ununoktaĵon? Tio certe pli plaĉis al mi ol la amiko de infaneco ...)

Ŝi iris al sia patrino, dum mi tranoktis en la gastejo. Anja ne volis ke mi vizitu ŝin hejme. Mi ne havas la impreson ke mi ne plaĉas al ŝia patrino, sed ŝi certe ne aprobas nian rilaton. Nur unufoje ŝi vizitis nin urbe.

La sekvan tagon mi denove renkontis Anjan, kiam ŝi finis laboron. (Ŝi laboris en la vendejo de la patrino, verŝajne senpage, sed havis loĝejon kaj manĝaĵon).

Mi diris al Anja ke mi deziras ke ŝi revenu ... Ŝi respondis ke mi unue vi devas pensi, pri la pasinteco, kaj pri la estonteco. Mi kapjesis, pensante ke mi ĉion komprenis. Ŝi kisis min, surbuŝe, kaj mi pensas ke ŝi akompanis min al la hotelo, se ni ne troviĝis ĝuste en ŝia vilaĝo. Eble mi vere ĉion komprenis. Aŭ eble ne.

2006-10-22

Erika

Hodiaŭ mi vekiĝis inter Renata kaj Erika. Hieraŭ, vespere, ni ne multe drinkis - Erika elverŝis plenan botelon da vino en la bankuvon ĉar ŝi demetis la okulvitrojn. Poste la akvo havis nekutiman koloron kaj odoron, kaj restis al ni nur unu botelo kiun ni zorge trinkadis dum la banado.

Renata rakontis al Erika pri profundaj engorĝigoj kaj aliaj aferoj, kaj la du inoj de tempo al tempo kontrolis ĉu la parolado ekscigigis min. Poste ni vestiĝis ĉar Erika deziris vidi la katon kiu miaŭis ekstere.

En la lito Erika provis engluti min. Ne sukcesiĝis, kial kaŝi tion? Dum momento mi sentis la muskolojn de ŝia gorĝo kontraŭ la pinto. Ŝiaj lipoj ne atingis la radikon. Tiam ŝi rapide retiris la kapon. Poste Erika kaj Renata kunlabore permanis min. Cetere ne multe okazis. Ĉiuj tri dormis en la granda lito.

Bone, mi vekiĝis inter Renata kaj Erika. Renata ankoraŭ dormis. Erika kisis min leĝere. Mi karesis al ŝi la etajn mamojn dum mi enflaris la bonodoron de ŝia korpo post varmlita dormo. Kiam mia mano prokcimiĝis al ŝia subventro, ŝi disigis la femurojn kaj mi facile konstatis ke ŝi estis eĉ pli varma. Mi malrapide perfingis ŝin ĝisorgasme.

Kiam ni ellitiĝis mi deprokcime rigardis la ekscitigitajn lipojn de ŝia pubo. Certe ŝia klitoro estis en la ĝusta loko. En la banĉambro Erika sidiĝis sur la tualeto kaj mi aŭdas la konatan sonon de akvaĵo. Mi demandis ĉu mi povas rigardi. Sed ŝi diras, sufiĉe firme: "Ĉu vi ne pensas ke vi jam vidis sufiĉe?"

Pli-malpli vestitaj ni matenmanĝas. La du inoj diskutas la kolorojn de ŝuoj kaj la longecon de kurtenoj. Bone, mi ne aŭskultas, mi pripensas aliajn aferojn.