2006-04-29

La larĝa rideto de Renata

Hieraŭ - festeno ĉe Flavio. Mi ne drinkis pli ol kutime. Renata rapide ebriiĝis, kaj iam dum la vespero ni havis kverelon. Mi ne sciias kiel ĝi komenciĝis. Ŝi batis al mi per siaj manoj, dum ŝi kriis: "Vi estas stultulo! Stultulo! Stultulo!". Mi sentis ŝian parfumon kaj la jam konatan bonodoron de ŝia korpo. La batoj estis sufiĉe pezaj, sed ne treege trafaj, kaj mi survivis sen tro gravaj vundoj.

Kiam Renata laciĝis, ŝi plorante ĉirkaŭbrakis min. Sed tiam, aŭ iom pli frue, ŝi (aŭ mi), renversis botelon da vino, kaj la posedanto de la botelo komencis enmiksiĝi en niaj aferoj.

Poste (aŭ eble jam antaŭ la kverelo, mi ne plu memoras), mi sidis en sofo parolante kun Sonjo, la fratino de Golo. Ŝi paroladis, kaj mi karesis al ŝi la dorson, unue sentante la ŝnuron de ŝia mamzono tra la T-ĉemizo, poste, evidente kun la mano sub la ŝtofo, mi vole aŭ nevole dehakis al ŝi la mamzonon. Ŝi diris: "He! Kion vi faras!". Mi pensas ke ŝi iom tuje forlasis la sofon. Kaj poste? Mi estas certa pri tio ke mi poste vidis ŝin sen mamzono, estis facile vidi tion ĉar la T-ĉemizo estis tre strikta.

Ĉi-matene, kiam ni fine vekiĝis, Renata petis al mi pardonon. "Kial? Pro kio?". Ŝi rakontis sian version de la kverelo kaj la batado, kiun mi tiam apenaŭ memoris. Mi diris: "Eble vi fakte pravas ...". Kaj kun larĝa rideto ŝi kapjesis. Kaj nun mi dezirus kompreni ĝisfunde la signifon de tiu rideto.

No comments: