2006-04-26

Printempa suno

Printempo sur la Placo, multaj gehomoj, la unuaj nudaj umbilikoj. Fine mi ĝojas. Mi rigardas la virinojn, iliajn gajajn, varmajn korpojn. Pala haŭto, mamoj sub algluantaj ĉemizoj, misteraj okuloj sub ŝirmokulvitroj, koloraj ungoj de piedfingroj.

Printempa suno sur la Placo, ankoraŭ neĝo sur foraj montoj. La unuaj turistoj, mi vidas grupon de israelaj turistoj, jen ino kun bele nigraj okuloj.

Kun Flavio mi trinkas glason da biero surtrotuare ĉe Antonio. Mi interŝanĝas kelkajn vortojn kun Nataŝa. Flavio ne tre plaĉas al ŝi, ŝi rapide reeniras. He, kiel Flavio al iu ne plaĉas? Nu, ja. Tri kanadaj turistinoj demandas al ni la vojon al la Ponto. Flavio gestade indikas la direkton, dum mi admiras la plej belan. Laŭ mi ŝi eĉ ne surhavas mamzonon, mi klare perceptas la pintojn tra la leĝera ŝtofo de ŝia ĉemizeto.

Kiam ili foriras, ni observas la postaĵojn. Ili transiras la Placon, du el ili duone turniĝas kaj rigardas niadirekte. Ni amikeme altigas niajn glasojn. La Plej Bela Kanadanino mansignas al ni. La virino sen mamzono. He, printempo estas bela inventaĵo!

No comments: