2006-07-27

La plaĝo, denove

Hieraŭ ni revenis al la publika plaĝo, Golo kaj mi, kaj Renata. Flavio ne kunvenis. (Laŭ Golo, Flavio en Hungario aĉetis amorpupon. Ĉu li vidis ĝin? "Nur la kaseton").

Estis denove varmega tago, kaj verŝajne ĉeestis tiom da pli malpli sunbronzitaj gehomoj kiom sabate. Estas amuze surplaĝe rigardi la homojn (ne nur la beletajn junulinojn). Ni "tendumis" apud paro da virinoj, tridekkelkjaraj, nudbrustaj. Jes, ĝuste. Laŭ mi ili pasigis la tutan someron ĉi tie.

Ni observis la belformajn postaĵojn kiujn prezentis la diversaj ŝnurkalsonetoj. Kiel dirite, la plejmulto de la junulinoj portis bikinon aŭ burkaon. Jam sabate mi rimarkis kiel kelkaj gehomoj malgraŭ tio preskaŭ nudigis sin kiam ili revestiĝis: junulinoj kiuj libergis la mamojn antaŭ ol remeti la bikinan mamzonon, aŭ kiuj tute senvestiĝis antaŭ ol remeti burkaon.

Bone, mi atendis ĝis kiam mi estis certa pri tio ke almenaŭ la plej bela de la du nudbrustulinoj vidis min demalantaŭ la sunŝirmilojn. Mi demetis la pantalonon kaj kalsonon, kaj nur duonkontraŭvole remetis la bankalsonon. Mi ne scias kiel senvestiĝis Renata. Ŝi restis kun nuda brusto. Kaj Golo, nu, li ne vere revestiĝis.

La du virinoj ekparolis al Renata, kaj poste al mi. Renata daŭrigis la paroladon dum mi rigardis la mondon. Mi atentis kiam la Plej Bela oleumis al si la mamojn. Ĉu mi dezirus amori kun ŝi? Mi ne scias. Ne tro grandaj mamoj (la amikino havis pli grandajn, silikonecajn), ne malbela postaĵo. Poste venis la edzoj de la du virinoj. Mi observis kiel ili gapis al Renata, verŝajne niaj kvardekjaruloj ne ofte vidas la mamojn de junulino. Nu, kion fari?

La posttagmezon mi pasigis kun Renata sur la teraso. Ŝi demandis al mi ĉu mi povas vidi ke ŝi hodiaŭ portis kalsoneton surplaĝe. Mi atente rigardis ŝian haŭton sed ne povis vidi postsignojn de kalsoneto. He, la bikina subaĵo de Renata ne estis tiom granda ...

No comments: