2006-07-31

Matene

Ĉi-matene mi trinkis kafon ĉe Antonio. La restoracio ja funkciis iom-tiom ankaŭ sen Antonio kaj Nataŝa. Sur la Placo mi vidis Flavion kiu parolis kun tri maldiketaj rusinoj. Poste li prezentis unu el ili al mi: sufiĉe ĉarma, verdaj okuloj, rufa, mallonga hararo, treege etaj mamoj, blua bluzo ne butonumita sed nodigita tuj super la umbiliko, eble jam tridekjara, verŝajne ne plu virgulino. Kiam ŝi kliniĝis por doni al mi la manon, mi vidis la pintojn de la mamoj. Ŝia nomo: Oksana. Ili foriris. Mi ankoraŭ ne demandis, sed mi havas la impreson ke Flavio ne retrovis Ildikon en Hungario. Kaj Lena estas en Francio.

Kiam mi venis hejmen, Renata dormis ankoraŭ. Mi senvestiĝis kaj ŝteliĝis sub la kovrilon. He, kiel ŝi estas varmega! Mi ĝuis la ĉeeston de la korpo de Renata. Fine ŝi vekiĝis: "He, bonan matenon ..." Mi kisis al ŝi la nukon. "Venu," ŝi diris. Ŝi surdorsiĝis kaj mi kuŝiĝis sur ŝin. Nun ŝi malfermis la okulojn por la unua fojo, kaj mi rigardis en la grandajn ankoraŭ sonĝantajn okulojn de Renata. Ŝi metis siajn krurojn ĉirkaŭ miajn koksojn, kaj ni malrapide amoradis. La orgasmoj de Renata estas apenaŭ percepteblaj, sed mi fine konas ilin.

Poste ni iris en la banejon. "He, ne rigardu kiam mi pisas ... iru paki la keston!" Jes ja, mi ne forgesis. Kiam Renata matenmanĝis ni televide rigardis "Amikojn". Plaĉas al mi Ross kaj Rachel. Tiu Jennifer Aniston ne estas malbela.

No comments: