2006-08-16

Plaĝretpilko

Mi iam-tiam televidile rigardis plaĝretpilkon, allogajn norveginojn kaj brazilaninojn kvazaŭ bikine vestitajn. (Mi ne rigardis kiam ludis viroj.) Bone, lunde ni havis plaĝretpilkan turniron, kun miksitaj teamoj.

Mi teamis kun Mette, la danino, kiun mi jam antaŭe menciis. Estis ŝia propono, kaj mi nature ne ne-diris. Ŝia postaĵo nun estas pli bronzita, sed la resto de la korpo estas eĉ pli bronzita. (Krome nenio ŝanĝiĝis ...). Mi pensas ke ni estis bona teamo, kaj ni fakte atingis la finalon de la turneo. (Eble min atendas nova kariero. Aŭ eble ne).

Finale ni ludis kontraŭ germano kaj juna bulgarino (belvizaĝa, svelta, firmaj mametoj, glate razita, umbilika traboraĵo, eta tatuaĵo sur la maldekstra pugo, ktp, do vera revindulino). Ŝi (Rumi, la bulgarino) certe konfucigis mian ludadon, kaj li (la germano) laŭ mi jam dum jardeko ludis plaĝretpilkon profesie. (Evidentiĝis ke li estas piedpilkisto, de la Federacia Ligo, 3-a divido, aŭ almenaŭ tion li diris, mi ne plu memoras la teamon, sed ne estas Bavario Munkeno). Bone, kia surprizo, ni malvenkis ... Post la batalo ni ĉiuj gratule ĉirkaŭbrakis unu la aliajn, kaj dum momento mi sentis deprokcime la diinan, varman, ŝvitan korpon de Rumi.

Poste Udo (la germano) aperigis botelojn da glacie malvarma germana biero, kaj mi povis pli atente admiri bulgaran belecon. (Pliajn detalojn eble alian fojon.) Certe, dum vintra nokto mi revu pri ŝi.

No comments: