2007-02-14

Saŭna vespero

Sabate Flavio vizitis nin kun Oksana la rusino. Ni invitis lin al saŭno, kaj li kunportis la rusinon, kiun mi ne vidis dum monatoj. Bone, kial ne? Ni manĝis spagetojn kun kolbasetoj, kiujn preparis Erika, kaj trinkis la ruĝan vinon kiun kunportis Flavio. Nu, evidentiĝis ke Oksana ne deziris partopreni en la saŭnumado. Flavio insistis pri la saŭno kaj fine Oksana foriris, soluline. Renata al Flavio: "Kia kavaliro, he!"

Kiam ni sidis en la varma saŭno, Erika demandis: "Kial Oksana ne deziris akompani nin? Mi kredis ke ankaŭ rusoj havas saŭnan tradicion." Flavio: "Jes, kaj ili ankaŭ havas rusan nutraĵon ..." Mi: "Ĉu?" Flavio: "Nu, ŝi havas malgrandajn mamojn pro la rusa nutraĵo, tial ŝi ne deziras senvestiĝi." Al Erika: "Kompare al la ŝiaj la viaj estas grandegaj." Mi ne pensas ke tiu komento tre plaĉis al Erika. Nu, kion oni manĝas en Rusio?

Poste Flavio ekkomentis la novajn pubharojn de Renata. (Ŝi kreskigas mallarĝan linion tuj super la lipoj.) Ŝi: "He, Flavio, hodiaŭ vi agas kiel dekkvarjarulaĉo". Ŝi krucigis al si la gambojn.

En la malvarma aero de la teraso, dum la inoj restis endome, Flavio diris: "Jes, mi ŝatus enlitiĝi kun tiu Erika. Belvizaĝa, sen la okulvitroj. Kaj bela postaĵo.". Mi: "Kaj ĉu Renata?" Li: "Ne. Renata neniam permesos al mi enlitiĝi kun si. He, domaĝe ke Oksana ne akompanas nin. Plaĉas al vi etajn mamojn, ĉu ne?"

Flavio tranoktis sur la sofo. Renata dormis en sia ĉambro, dum Erika pasigis la nokton en la larĝa lito, kun mi. (Mi longdaŭre mordis al ŝi la mamojn.) Kaj kie dormis Oksana la rusino? Mi ne scias.

No comments: