Mi rigardas kiel Renata razas al si la akselojn. Poste mi observas la harojn de ŝia pubo. Ŝi: "Ne plaĉas al vi, ĉu?"
Mi: "Plaĉas." Nu, mi ne scias. Kial la linio? Ŝi mencias la delikatan haŭton kaj aliaj kialoj. Cetere: "Vojmontrilo, ĉu ne?" Ŝi ridetas kaj glitigas fingron laŭlonge de la linio. Fine ĝia pinto malaperetas inter la lipojn. "Kelkaj uloj nur malfacile trovas la vojon hejmen ... "
Ĉu mi? "Nu, ĉu inoj ĉie kaj ĉiam trovas la vojon?" Ŝi: "Ĉu vi ne pensas?" La fingro ankoraŭ senmove restas inter la lipoj.
"Vi diris ke Lada ankaŭ havas tian linion, ĉu?" Ŝi turniĝas, kaj mi rigardas ŝian postaĵon: "Ĉu mi? Kiam?" Mi: "Pasintan tagon, dum la vinumado."
Ŝi surmetas kalsoneton: "Jen fantazio via. Tion mi ne diris. Cetere, Lada ne havas tian linion."
(Se Lada ne havas tian linion, ŝi aŭ glate razas sin aŭ havas abundan hararon. Bone, nun mi fine scias: Lada forrazas al si ĉiujn harojn. Ŝi ĉiam zorge atentas sian korpon, haŭton kaj hararon, tial mi ne povas imagi al mi ke ŝi ankoraŭ gardas harojn malantaŭ la ŝtofo de la kalsoneto.)
Renata: "He, forgesu viajn fantaziojn pri Lada. Ŝi estas lesbanino, ĉu ne?"
Mi pensas ke Renata malpravas. Kaj se Lada vere estas lesbanino, kial mi forgesu miajn fantaziojn?
No comments:
Post a Comment